miércoles, 9 de septiembre de 2009

Pola Radio: letero 9 Septembro

Karaj Geaŭskultantoj, Karaj Radioamikoj,

Jen kelkaj informoj pri la programenhavo de niaj E-lingvaj programoj inter
la 07-11.09.2009

07.09.09 – krom aktualaĵoj en la magazino “Renkontiĝoj kun Pollando”, ni
i.a. proponas aŭskulti mallongan interparolon kun d-ino Ilona Koutny pri la
komenciĝanta en la ĵusaj tagoj instruista trejnado de ILEI kaj A.Mickiewicz
Universitato en Poznano.

08.09.09 – Ĉi-semajne foliumante la E-gazetojn ni donas la atenton al la
aŭgusta numero de “Esperantolehti”, la 68-a numero de “Bona Volo” de LBV.
Pri novtipa gripo ni legis en la septembra numero de “La Movado” de KLEG. Ni
referencis al la julia numero de “La Lanterno Azia” kaj fine kelkan atenton
dediĉis al la tria nunjara numero de “TEJO Tutmonde”.

09.09.09 - En la kultura parto de nia elsendo ni prezentis laŭvican
fragmenton de la E-klasikaĵo - “La Faraono” de Boleslaw Prus en la E-traduko
de Kazmierz Bein.

10.09.09 – Nunsemajne nia antaŭmikrofona gasto estas prof. Wim Jansen el la
Universitato en Amsterdamo, kiu lastvendrede (04.09.09) prezentis tie sian
festparoladon kiel speciala profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto.
Kiel ni i.a. ekscias, la akademia jaro en Amsterdamo jam komenciĝis kaj
denove promesoplena grupo de dek kelkaj gejunuloj sub lia gvido konatiĝas
kun
specifaj demandoj de la fako.

11.09.09 – Tradicie en nia E-elsendo aŭdigas “Leterkesto”, alivorte
renkontiĝo kun la geaŭskultantoj kaj amikoj de nia redakcio pere de mesaĝoj,
komentoj kaj reagoj je la tuta E-programo de PR aŭ ĝiaj unuopaj eroj. De ili
dependas la nuna kaj estonta formo kaj enhavo de niaj varsoviaj E-elsendoj.
Do ĉiaspecajn reagojn – kiel ĉiam senpacience – atendas Gabi, Barbara kaj
Maciek.

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl
kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml . Sufĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio


stime=1252521066.dat
Download

No hay comentarios:

 
lernu!