miércoles, 9 de septiembre de 2009

La Birdo de Popolkanto de Hans Christian ANDERSEN

La Birdo de Popolkanto

de Hans Christian ANDERSEN

esperantigis laŭ anglalingva traduko Donald J. HARLOW


Vintras. La tero portas neĝan robon, kaj similas marmoron elprenitan el la roko; la aero brilas kaj klaras; la vento tranĉas kiel bone hardita glavo, kaj la arboj staris kiel branĉoj el blanka koralo aŭ kiel florantaj migdalaj ŝtipetoj, kaj ĉi tie ĝi estas akra kiel sur la altaj Alpoj.

La nokto belegas sur la glimado de la Norda Aŭroro, kaj pro la flagrado de nenombreblaj briletantaj steloj.

Sed ni sidas en la varmeta ĉambro, ĉe la varma forno, kaj priparolas antaŭlongaĵojn. Kaj ni aŭskultas la jenan historion:

Apud la vasta maro estis la tombo de giganto; kaj sur la tombotumulo, noktomeze, sidis la animo de la enterigita heroo, kiu estis reĝo. La ora tiaro brilis sur lia brovo, lia hararo flirtis pro la vento, kaj li estis vestita en ŝtalo kaj fero. Li funebre klinis la kapon kaj profundĉagrene ĝemis, kiel ĝemus nedormanta fantomo.g

Kaj jen pretervelis ŝipo. La maristoj tuj faligis la ankron kaj alteriĝis. Inter ili estis kantisto, kaj tiu venis al la reĝa animo, kaj diris,

"Kial vi funebras, kaj kial vi tiom suferas?"

Kaj la mortinto respondis,

"Neniu kantis la farojn de mia vivo; ili forpasis kaj forgesiĝis. Kantoj ne disportas ilin trans la landojn nek en la korojn de la homoj; tial mi nek ripozas nek ĝuas pacon."

Kaj li priparolis siajn laborojn, kaj siajn militajn farojn, kiujn konis liaj samtempuloj sed kiuj ne kantiĝis ĉar inter liaj kunuloj ne troviĝis kantisto.

Tiam la maljuna bardo plukis la kordojn de la harpo, kaj prikantis la junaĝan kuraĝon de tiu heroo, la fortecon de tiu viro, la grandecon de liaj bonfaroj. Tiaj la vizaĝo de la mortinto glimis kiel la nubobordero en la lunlumo. Kontente kaj kuraĝe la formo pompe kaj majeste ekstaris kaj malaperis kiel la finbrilo de la Norda Aŭroro. Nenio videblis krom la verda torfa tumulo, kun la ŝtonoj sur kiu gravuriĝis neniu runa registraĵo; sed je la fina sono de la harpo soris trans la monteto, kvazaŭ elflirtinta el la harpo, birdeto, ĉarma kantbirdeto, kun la sonora voĉo de turdo, kun la emociiga voĉa patoso de la homa koro, kun voĉo rakontanta pri hejmo, kiel la voĉo aŭdata de la transfluga birdo. La kantbirdo forflugis, trans montojn kaj valojn, trans kampojn kaj arbarojn -- tiu estis la senmorta Birdo de Popolkanto.

Ni aŭdas ĝian kanton -- ni aŭdas ĝin nun en la ĉambro, dum la blankaj abeloj ekstere svarmas, kaj la tempesto tenas la fenestrojn. La birdo kantas ne sole la rekviemon de herooj; ĝi kantas ankaŭ dolĉajn afablajn kantojn pri amo, tiom multajn kaj tiel emociajn, pri norda fideleco kaj vereco. Li havas historiojn vortajn kaj tonojn; li havas proverbojn kaj partojn de proverboj, kantojn kiuj, samkiel runoj metitaj sub la lango de mortinto, paroligas tiun; kaj tiel Popolkanto rakontas la landon de lia naskiĝo.

En la antikvaj paganaj tempoj, en la epoko de la Vikingoj, la popola parolado sanktiĝis en la harpo de la bardo.

En la epoko de kavaliraj kasteloj, kiaj la plej fortaj la unuaj tenis la pesilon de justeco, kiam rajto fontis el potenco, kaj kamparano kaj hundo estis egalaj laŭ graveco, kie la Birdo de Kanto trovis ŝirmon kaj protekton? Ĝin atentis nek perforto nek stulteco.

Sed ĉe la gabla fenestro de la kavalira kastelo, la kasteldamo sidis kun la pergamena rulaĵo antaŭ si, kaj registris la rememorojn kantajn kaj legendojn, dum apud ŝi staris la maljunulino el la arbaro, kaj la vojaĝanta kolportis kiu vagadis tra la lando. Dum tiuj raktonis siajn historiojn, ĉirkaŭ ili flirtadis, pepante kaj kantante, la Birdo de Popolkanto, kiu neniam mortas tiom longe kiom la tero havas monteton, sur kiu povas ripozi ĝia piedo.

Kaj ĝi nun rigardas nin kaj kantas. Ekstere estas nokto kaj la neĝa tempesto. Li metas la runojn sub niajn langojn, kaj ni konas la landon de nia hejmo. La ĉielo alparolas nin per nia denaska lingvo, per la voĉo de la Birdo de Popolkanto. Vekiĝas la malnovaj memoroj, la paliĝantaj koloroj brilas per nova brilo, kaj rakontoj kaj kantoj verŝas por ni benitan trinkaĵon, kiu levas niajn mensojn kaj pensojn, tial ke la vespero fariĝas kvazaŭ kristnaska festivalo.

La neĝeroj persekutas unu la alian, la glacio krakas, la tempesto ekstere regas, ĉar tiu havas la nokton, li estas estro -- sed ne de ĉio.

Vintras. La vento tranĉas kiel duklinga glavo, la neĝeroj persekutas unu la alian; ŝajnas, kvazaŭ jam neĝas tagojn kaj semajnojn, kaj la neĝo kuŝas kiel montego sur la tuta urbo, kiel peza sonĝo de la vintra nokto. Ĉio sur la tero estas forkaŝita, sole la ora kruco de la preĝejo, simbolo de fido, staras super la neĝa tombo, kaj glimas en la blua aero kaj la brila sunlumo.

Kaj super la subneĝigita urbo flugas la ĉielaj birdoj, etaj kaj egaj; ili pepadas kaj kantas laŭ siaj kapabloj, ĉiu birdo per sia beko.

Venas unue la paseraro; ili pepas pro ĉiu etaĵo sur la stratoj kaj vojoj, en la nestoj kaj la domoj; ili povas rakonti pri la konstruaĵoj antaŭaj kaj malantaŭaj.

"Ni konas la subneĝan urbon," ili diras; "en ĝi, ĉio vivanta estas pjep! pjep! pjep!"

La nigraj korakoj kaj korvoj alflugis trans la blankan neĝon.

"Fos, fos!" ili kriis. "Io estas havebla, tie malsupre; io glutebla, kaj tio gravas. Tiel opinias la plimultaj malsupre, kaj ili opinias bo-bo-bone!"

La sovaĝaj cignoj alflugas sur zumantaj flugiloj, kaj kantas pri noblaj kaj grandaj aferoj, burĝonontaj en la koroj de homoj, malsupre en la urbo kiu ripozas sub sia neĝa vualo.

Tie ne estas morto -- tie regnas vivo; ni aŭdas ĝin en la tonoj kiuj ŝvelas supren kiel la tonoj de la preĝeja orgeno, kaptantaj nin kiel sonoj el la elfa monteto, kiel la kantoj de Osiano, kiel la rapida plonĝo de la flugiloj de la vagantaj animoj. Kia harmonio! Tiu harmonio alparolas niajn korojn kaj levas niajn animojn! La Birdon de Popolkanto ni aŭdas.

Kaj tiumomente, la varma spiro de la ĉielo alblovas de supre. Videblas gapoj en la neĝa montaro, la suno brilas tra la niĉoj; venas printempo, revenas la birdoj, kaj venos novaj rasoj kun la samaj hejmsonoj en siaj koroj.

Ree aŭdu la historion de la jaro: "La nokto de la neĝotempesto, la peza sonĝo de la vintra nokto, ĉio solviĝos, ĉio releviĝos en la belaj tonoj de la neniam mortonta Birdo de Popolkanto!"

No hay comentarios:

 
lernu!