jueves, 10 de septiembre de 2009

Ĉe la koro de la Tero Esperantlingva traduko verkita de Edgar Rice Burroughs

Ĉe la koro de la Tero

Esperantlingva traduko (farita de Gary Mickle) de
At the Earth's Core verkita de Edgar Rice Burroughs

Ĉi tiu Interreta eldono estas reviziita versio de la traduko, kiu disponeblis ĉi tie ekde 2001. La antaŭa teksto estis nur parte reviziita Esperanta traduko en tiu stato de relativa kompletiĝo, kiun ĝi atingis ĝis 1997. Partoj de la teksto estis lingve kaj stile mankohavaj.

Mi komencis mian tradukon de ĉi tiu romano (kiu eldoniĝis unuafoje anglalingve en 1922) en 1968, eklerninte Esperanton du jarojn antaŭe. Tuj komence, mi intencis nur ekzerci la lingvon. La decido traduki ĝuste ĉi tiun tekston estis la frukto de maksimume kvinminuta pripensado. Nur post iometa progreso mi iĝis pli kaj pli ambicia kaj finfine persistis ĝis la fino.

Tiam mi flankenmetis la manuskripton, kaj ĝi ripozis sur mia librobreto 25 jarojn. Aĉetinte komputilon antaŭ jaroj, mi rememoris ĝian ekziston kaj pripensis, ke ĝi povus interesi kelkajn homojn, do mi retajpis la tuton sen ĝeni min per duma korektado aŭ reviziado. Iom poste mi tamen zorge reviziis kelkajn partojn, sed tute ne ĉion. Sed nun mi faris la plenan revizian laboron, por kiu mi ne havis sufiĉe da tempo antaŭ kelkaj jaroj.

La romano povus tre plaĉi al tiuj, kiuj ŝatas rapidmovajn aventurrakontojn sen ĝisnubaj literaturaj pretendoj, tipaj por tiu ĝenro de frutempa sciencfikcio. Ankaŭ Esperanto-komencantoj povus ŝati ĝin pro ĝuste tiuj kvalitoj.

Edgar Rice Burroughs kaj la Pelucidaro-serio

La nomo de Edgar Rice Burroughs (1875-1950) estas malpli konata ol tiu de la plej fama figuro de lia literatura kreado, Tarzan, la rolulo de granda romanserio, poste de filmaj kaj komiksaj adaptoj. Liaj tri aliaj grandaj romanserioj estas la marsa, la venusa kaj la pelucidara. Ĉe la koro de la Tero estas la unua romano de la pelucidara serio. Lia verkaro sumiĝis je 68 romantitoloj.

Burroughs naskiĝis en riĉa familio en Ĉikago kaj trapasis mallongan armean karieron. Geedziĝinte en 1900, lia edzino Emma kaj li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio vivis preskaŭ en malriĉeco. Burroughs ofte ŝanĝis la laborlokon. Lia vivstato pliboniĝis, kiam li 35-jara komencis verki por popularaj fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis Sub la lunoj de Marso, ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la faman Tarzan de la simioj, kaj jam en la posta jaro li povis fondi propran eldonejon. Komence de la 20 aj jaroj li verkis mezume tri romanojn jare por povi pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi siajn malbonajn financajn investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris kiel militraportisto en la suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en 1950.

Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs krude verkitaj kaj ŝablonecaj – li ja mem diris iam al intervjuanto, ke li ne trompas sin pri la "beletraj" kvalitoj de sia verkaro – ili facile ensorĉas legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun aklamis verkistoj kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane Goodall, zoologino, kiu esploris la grandajn simiojn de Afriko, atribuis sian unuan junaĝan fascinon pri sia estonta esplortemo al la Tarzan-libroj. La "simiohomo" Tarzan efektive iĝis parto de la populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile povus imagi.

La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn, kiuj laŭ la hodiaŭa juĝo estas ne tre "politike ĝustaj" kaj foje rasismaj. Neblankuloj ne ĉiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazaŭ memkompreneblaĵo, kaj la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn de antaŭ kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan mondrigardon kaj la socitipajn antaŭjuĝojn de siaj usonaj samtempuloj – kaj tiuj antaŭjuĝoj estas multloke kvazaŭ palpeblaj por legantoj.

En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas Ĉe la koro de la Tero (unue eldonita en 1922), la maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo ĝis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaŭ milionoj da jaroj, sed ankaŭ civilize ŝtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la kavaĵo. La du novalvenintoj baldaŭ rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi ĝin elsub la maharoj, venigante ĝin al ĝia laŭrajta loko pinte de la specioj.

En Esperanta traduko aperis jam frue la unua romano de la marsa serio, Princino de Marso (Esperanto Publishing Company Ltd., Heronsgate, Rickmansworth, 1938, tradukita de K. R. C. Sturmer). Ĝi reaperis lingve reviziite en 2003 en la eLibrejo: Princino de Marso. Intertempe ekzistas en interreto ankaŭ la Esperanta traduko (farita de Don Harlow) de ĉapitroj 1 ĝis 18 de Tarzan de la Simioj.

Ĉe la koro de la Tero:

  • Antaŭparolo
  • Ĉap. 1: Al la eternaj fajroj
  • Ĉap. 2: Stranga mondo
  • Ĉap. 3: Novaj mastroj
  • Ĉap. 4: Dian la Bela
  • Ĉap. 5: Sklavoj
  • Ĉap. 6: Komenco de hororo
  • Ĉap. 7: Liberiĝo
  • Ĉap. 8: La templo de la maharoj
  • Ĉap. 9: La vizaĝo de la morto
  • Ĉap. 10: En Futra denove
  • Ĉap. 11: Kvar mortaj maharoj
  • Ĉap. 12: Postĉaso
  • Ĉap. 13: La Ruzulo
  • Ĉap. 14: En la ĝardeno Edeno
  • Ĉap. 15: Reiro al la Tero

    Por elŝuti:

    Alklaku ĉi tie por elŝuti la kunpremitan dosieron (104 KB) de la traduko
    (.rtf-formato Latin 3 / ISO 8859-3): korotero.zip

    Kontaktadreso:

    Vi povas kontakti min retpoŝte, klakante ĉi tie

  • No hay comentarios:

     
    lernu!