sábado, 5 de septiembre de 2009

Pola Radio - letero 4 Septembro

Karaj Geaŭskultantoj,

niaj E-elsendoj post kelkaj semajnoj, en kiuj dominis en ili la
prikongresaj raportoj kaj sekve la retrorigardaj scenoj pri la Solenaj
Inaŭguro kaj Fermo de la 94-a UK en Bjalistoko revenis al la tradicia
laborritmo. Tiel do:

31.08.09 – krom aktualaĵoj ni prezentis la magazinon "Renkontiĝoj kun
Pollando", en kiu ni i.a. parolis pri la komenciĝanta nova lernojaro kaj
pri interesa lupoparko en la loko Stobnica.

01.09.09 – Ni komune foliumis E-gazetojn. Ĉi-semajne temis pri la 8/9-a
numero de "La Ondo de Esperanto", la 8-a numero de monata informilo de la
E-ista Brusela Grupo, la 7-a numero de "La Revuo Orienta", la julia kaj
aŭgusta numeroj de "La Movado" kaj la aprila-maja-junia "Gazeto Esperanto".

02.09.09 - Renkontiĝante kun E-klasiko ni prezentis en ĝi la 48-an
fragmenton de "La Faraono" de Boleslaw Prus en la E-traduko de Kazmierz
Bein.

03.09.09 – Unu el la lastaj sonraportoj pri la 94-a UK enhavas
sondokumentojn pri la akcepto de kongresanoj fare de la urbestro de
Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski. Krom liaj – la invito al Bjalistoko el
Jokohamo kaj alparolo dum la akcepto - aŭdiĝas mesaĝoj de L.C. Zaleski
Zamenhof kaj Probal Dasgupta.

04.09.09 – La vendreda programo enhavas tradician "Leterkesto". Ĉi-foje kun
retrorigardaj impresoj de niaj aŭskultantoj al la bjalistoka UK. Oni
dividas la opiniojn pri la koniga valoro de niaj programoj. Ne mankas
komentoj, demandoj kaj respondoj.

Nia nova kadra programo de la 5-taga E-emisiado el Varsovio nur formiĝas.
Ni atendas do ĉi-rilatajn rimarkojn kaj opiniojn, sugestojn kaj proponojn,
komentojn de la aktuala programo.

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Sufiĉas, se
per la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin
en elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti
ĝin. Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn
E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola
Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!