viernes, 18 de septiembre de 2009

[La Karavelo: 3417] Invito komenti en pagho de brazila revuo

Karaj amikoj (chefe scipovantaj la portugalan),

chu vi sciis pri la novajho dissendita de brazila revuo pri tiu leghprojekto instrui E-on en brazilaj lernejoj? Mi indikas ghin sube (portugallingve):


En tiu artikolo estas spaco por komento. Hinspanlingvano (Andy) lasis tien komenton:

  • Tengo 23 años y gracias al esperanto, mi forma de pensar es muy abierta a las demás culturas. He conocido a personas increibles de muchos países del mundo. Puedo leer literatura de cualquier nación, incluyendo la brasileña. El esperanto es una herramienta muy útil para todo aque que la quiera utilizar. Es solo dedicar un poco tiempo a su estudio y después se verán los resultados!

Mi pensas, ke estus interese se homoj de aliaj landoj, kiel Andy, lasus tien komenton. Portugallingvaj, sed ankau hispanlingvaj kaj anglalingvaj komentoj, simplaj komentoj, apogo kaj gratuloj estas ja bonvenaj, char montras, ke Esperanto estas uzata de alilandanoj - kaj la hispanlingvaj kaj anglalingvaj komentoj estas kompreneblaj por pluraj brazilanoj. Tio apogos la leghprojekton kaj estos bona propagandilo.

Mi invitas vin lasi tien komenton. Ghi estas simpla ago - kaj relative simpla afero. Temas do pri same simpla invito profiti la okazon.

Akime,

Fernando

No hay comentarios:

 
lernu!