viernes, 11 de septiembre de 2009

[La Karavelo: 3341] malfruajhoj

Karaj amikoj:

Hodiaŭ mi rekomencas plentempe miajn agadojn, esperantajn kaj ne nur.
Iom post iom mi pritraktos ĉiujn aferojn. Havu paciencon atendi iom pli.

En via rilato kun La Karavelo komprenu:
1. LK aperas danke al la laboro de ĉirkaŭ 15 homoj,
kiuj por ĝi laboras senpage, inklude de la redaktisto
(fakte ĉi tiu eĉ pagas por labori).
2. Ĉiuj burokrataj aferoj (ni nomu ilin tiel) estas farataj
de unu sola homo, la redaktisto.

Espereble ĉiuj komprenos niajn malfruiĝojn kaj prokrastojn.
Aldone, mi asertu, ke LK bezonas kunlaborantojn en ĉiuj kampoj,
ne por doni ideojn (kiuj jam troas) sed por efektivaj laboroj.
Do, se ĉi tiu esperanta agado plaĉas al vi,
skribu al mi private, demandante, kiel vi povas helpi.

Amike,

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!