jueves, 10 de septiembre de 2009

Tra Tempo kaj Spaco kun Ferdinando Feguto de Don HARLOW

Tra Tempo kaj Spaco kun Ferdinando Feguto

de Don HARLOW

Laŭ personoj inventitaj de Reginald Bretnor


[Noto: En la usona sciencfikcia tradicio, unu bone konata nomo estas tiu de Ferdinando Feguto (angle: Ferdinand Feghoot). Feguto estis-as-os kosma aventuristo kaj esploristo, kies spertoj fariĝis landfamaj en la 50aj kaj 60aj jaroj. Por ĉiu renkontita problemo li sukcesis trovi inĝenian solvon, kutime per vort-tordo. Li estis la kreaĵo de iu "Grendel Briarton", kiu fine evidentiĝis kiel Reginald Bretnor (por kiu "Grendel Briarton" estas anagramo). Mi lastatempe eksciis, ke Feguto estis-as-os ankaŭ esperantisto, kiel pruvas la jena anekdoto el lia aŭtobiografio.]

En la jaro 2278 p.Z. (post Zamenhof), Ferdinando Feguto partoprenis lingvistikan ekspedicion al la fora kaj malmulte konata planedo Arbario. Arbario estis eksterordinara loko: ĝi estis la hejmo de raso da inteligentaj, civilizitaj arboj. La ekspedicio havis duoblan celon: studi la metodon de interarba komunikado, kaj kontroli, ĉu la planedo estas preta por aneco en la Tutgalaksia Federacio.

La komunikada sistemo de la Arbarianoj estis eksterordinara. Ili ne uzis sonojn por interparoli, sed -- same kiel Teranaj arboj, laŭ eltrovo de la unua jarcento p.Z. -- ili eligis kemiaĵojn, kiuj portis komunikaĵojn al najbaraj arboj. La komunikado okazis pere de ĉenaj molekuloj. La ĉefa parto de la molekulo estis longa, centra ĉeno -- la sintaksa strukturo de la molekula frazo, por tiel diri -- al kiu fiksiĝis, je diversaj lokoj laŭlonge de la molekulo, diversaj radikaloj (la vortoj). Je unu pinto de la ĉeno troviĝis aparte granda kaj kompleksa radikalo, kiu kapablis alfiksiĝi al la sensiloj de alia arbo, kaj kiu rolis por identigi la apartan specon de la eliginta arbo. Ĝi tamen ne povis fiksiĝi al la sensiloj de arboj en aliaj regionoj de la planedo, se tiuj ne estis modifitaj per daŭra ekzercado. Efektive, tiuj identigaj radikaloj servis por distingi inter diversaj regionaj "lingvoj". Ili ankaŭ povis efiki al la homa nazo, kie ili sentiĝis kiel facile distingeblaj aromoj.

Por teranoj, estis en tiu tempo ĝenerala kutimo, ne rekte intertrakti kun neanimalaj civilizoj; tio devenis de aparte embarasa okazo kiam inteligentaj laktukoj el la planedo Klorofilio, vizitante en Japanio kaj registrante sin en hotelo, sub la rubriko "speco" skribis "vegetalanoj" kaj pro lingva konfuzo ricevis por la vespermanĝo salaton. Ĉe Arbario la homa ekspedicio do kontentigis sin, sendante ĉiutage sondilon al la planedo. En la sondilo troviĝis diversaj hermetikaj kestoj, kaj ĉe ĉiu loko vizitata de la sondilo, unu el la kestoj malfermiĝis, sorbis iom da aero (kaj komunika gaso), kaj poste resigelis sin.

Kiam la sondilo la unuan fojon revenis al la kosmoŝipo, la homojn ege surprizis kaj konsternis la nombro kaj diverseco de arbaj "lingvoj", ĉar unu el la postuloj por aniĝo en la Tutgalaksia Federacio estas la ekzisto de tutplaneda lingvo, same kiel Esperanto sur la tero.

Malfermante la unuan keston, la ekspedicia komandanto Lordo Sir Basil Cholmondely Ffffoulkes-Schweppes flaris la enhavatan gason. "Ĝi memorigas min pri la sinua serpentumado de submaraj senvertebruloj," li aliteraciis. "Mi nomos tiun arban lingvon la angila lingvo."

La duan keston malfermis specialisto pri la aliplanedaj lingvoj, profesoro Yang Gui-zi. "Ha, mi sentas la odoron de subtera ŝimo kaj kruda ŝtalo, kvazaŭ en karcero. Evidente temas pri la ĉena lingvo."

La ekspedicia botanikisto, Adolf von Bierstein, malfermis sian keston kaj ĝue flaris la enhavon. "Estas kvazaŭ la burĝona periodo de la printempo," li kartavis. "Certe estas la ĝermanta lingvo."

Inĝeniero Juri Sergeeviĉ Kolĥozov, etendante la nazon al sia kesto, diris: "Fero, sub griza ĉielo kaj konstanta pluvo. Estas la rusta lingvo."

La kuiristo, Jules Cherchezlafemme, fermis la okulojn por ĝui la odoron el sia kesto. "Ĝi memorigas min pri la intima aromo de mia amatino," li elvokive diris.

Sed troviĝis neniu odoro komuna al ĉiuj kestoj. La diversaj ekspedicianoj jam estis pretaj rezigni pri tiu tutplaneda lingvo, kiu necesis por aniĝo en la Federacio; sed ... "Atendu," proponis Feguto. "Mi ankoraŭ havas esperojn. Unu specialan odoron mi serĉas. Kiam ni trovos ĝin, ni tuj ekscios, ke ĉi tiu planedo estas plene civilizita kaj preta por interplanedaj kontaktoj."

Do, tagon post tago, ili sondis diversloke la planedon. Ĉiam pli kaj pli da lingvoj regionaj kaj etnaj -- se efektive arboj ekzistas en etnoj -- ili trovis, kaj ili eĉ lernis elkodigi kaj kompreni tiujn kemiajn lingvojn. Sed ĉiutage, mankis tiu odoro komuna al ĉiuj kestoj, kiu absolute necesis por pruvi la civilizitecon de la inteligentaj arboj.

Kaj fine, unu tagon, malferminte la unuan keston, Sir Basil trovis tute novan, iomete spican, odoron. "Ĝi elvokas en mia menso la freŝan spiron de junulino, ĵus iom puriginta la buŝon," li ĝemis.

El la dua kesto, plenigita aliflanke de la planedo, venis la sama odoro. "Ĝi memorigas min pri tiuj altaj, malvarmaj likvoraĵoj, kiujn mi kutime ĝuas, sidante vespere sur la verando de mia tropika loĝdomego," elgorĝigis von Bierstein.

El la tria kesto, kies enhavo devenis de la arkta regiono, fluis la sama gaso. "Ha, mi pensas pri kelkaj el tiuj unuajarcentaj cigaredoj, kiuj promesis esti ne tiel buŝpikaj," komentis Kolĥozov.

"Sinjoroj," Feguto diris, "jen absoluta pruvo, ke iu legoma Zamenhof sukcesis sur ĉi tiu planedo inventi artefaritan tutplanedan lingvon, vere verdan lingvon, kiu sukcesis disvastiĝi eĉ ĝis la antipodoj, kaj kiu pruvas la civilizitecon de niaj arbo-samideanoj."

"Kaj pro kio vi supozas tion?" demandis Yang Gui-zi.

"Ĉu vi do ne rimarkis," saĝe demandis Feguto, "ke en la sondon venis nova mento?"

Ankoraŭ nekonvinkite, Yang Gui-zi mallevis sian vizaĝon al unu el la kestoj, kaj tre zorge flaris. Subite li levis la kapon. "Mi tamen dubas, ĉu ĉi tiu gaso povas kovri la tutan planedon," li diris, "ĉar ĝi estas tro peza por difuzi tra la atmosfero. Granda kaj plej pura parto ankoraŭ kuŝas sur la malsupro de la kesto."

"Kio ja pruvas mian hipotezon," respondis Feguto. "Kion vi flaras en la fundo de la kesto, tio estas la Funda Mento de Esperanto."

No hay comentarios:

 
lernu!