domingo, 27 de septiembre de 2009

Pola Radio, letero 26 Septembro

Karaj Geaŭskultantoj,

Jen aktualaj informoj pri la programenhavo de niaj E-lingvaj programoj
elŝuteblaj kaj aŭdeblaj pere de la adreso: http://www.polskieradio.pl/eo

En la programo de la semajno inter la 21-25.09.2009 vi trovas:

21.09.09 – tradician interparolon kun Paweł Janowczyk, la kunorganizanto de
la konata pola E-aranĝo ARKONES, en kiu li proksimigas la enhavon de la
nunjara eldono de la Kulturaj Konfrontoj en Esperanto.

22.09.09 – Nia “Trarigardo de la E-Gazetaro” traktas jenajn periodaĵojn:
"Esperanto Informilo" el Berlino kaj Brandenburgio, "Esperanto aktuell"
(Germanujo), "La Tradukisto (Islando), "L' esperanto" (Italujo), "La
Espero" (Svedujo), "La Revuo Orienta" (Japanujo). Fine ni enrigardas la
lastajn numerojn de KELI kaj UECI-revuoj (Germanujo kaj Italujo).

23.09.09 - Daŭras la opiniinterŝanĝo pri tio, ĉu ni daŭrigu prezenti en
nia programo E-klasikaĵon, kiu estas “La Faraono” de Boleslaw Prus, en la
traduko de Kazimierz Bein. Dume en la elsendo aŭdiĝas la 51-a fragmento
de la romano.

24.09.09 – Sukcesa semajnfina ARKONES en la pola Poznano sukcese finiĝis.
Alia fama en la norda Eŭropo semajnfino en la franca Morbecque okazos la
14/15-an de novembro. Ni interparolas pri ĝi kun ĝia organizanto Richard
Valet. La alia interparolanto de nia programo estas KKS, Clay Magalhaes.
Post sia labora vizito en Kubo (06-12.09.09) li jam dividas kun ni kelkajn
gravajn informojn por ĉiuj, kiuj celos venontjare la 95-an Universalan
Kongreson de Esperanto.

25.09.09 – Tradicie vendrede ni renkontiĝas kun niaj aŭskultantoj pere de
iliaj opinioj kaj rimarkoj en nia “Leterkesto”; Ĉi-semajne ĝi havas
eksterordinaran formon. Temas nome pri la registrita renkontiĝo de Gabi kaj
Barbara kun la kanada aŭskultanto kaj korespondanto Bruce Crisp el Otavo en
unu el la varsoviaj kafejetoj. Bruce dividas ne sole siajn impresojn pri la
2-a vizito en Pollando (preskaŭ tuja post la bjalistoka UK), sed ankaŭ
priprogramajn rimarkojn.

Kompreneble de ĉiaj opiniesprimoj (telefonaj, elektronikaj, paperleteraj)
dependas la formo kaj enhavo de niaj varsoviaj E-elsendoj. Atendas ilin –
kiel ĉiam senpacience – atendas Gabi, Barbara kaj Maciek.

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl

kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com .

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/

Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml . Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola
Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!