miércoles, 23 de septiembre de 2009

[La Karavelo: 3471] grekaj kapmovoj

Por mi plej interesa estas la kapmovoj de la grekoj,
kiam diras "jes" (nai [ne]) kaj kiam diras "ne" (óxi [óĥi]).

Mi rimarkis, ke la grekaj esperantistoj,
post kelkaj horoj da esperanta babilo,
faras la samajn movojn parolante en esperanto,
kiel parolante la grekan. Tio estas tre esprimiva.
Kiam mi prenis taksion, post mia krio
al la taksiisto dirante la nomon de la kvartalo
kien mi iris, li diris "ne" per la okuloj.
Tre interese estas ke rapide mi alkutimiĝis
al tiuj signaloj, tre hejmece.

Nu, mi estas suspektebla parolante pri la ĉarmo
de la greka kulturo, ĉar mi amas ĝin.

Pri via invito. Mi verkas pri multaj aferoj,
sed mi tute ne emas verki pri tio.

Amike,

Ĝoano


Tsirimokos Angelos wrote:
> Mi konjektas, ke "nk-nk" estas maniero (neeviteble neperfekta) redoni la sonon de "aha" prononcata tra la nazo.
> En la greka, tiu son-eligo signifas "jes" (au "mi komprenas, daurigu") se akcentata sur la dua 'nk', sed "ne" se akcentata sur la unua! (vershajne char ankau la normala vorto por "ne", skribata OXI, estas akcentata sur la unua silabo).
> Chu iu verkis/os disertacion pri "kri-vortoj", t.e. krioj situantaj ekster la normala fonologio de la koncerna lingvo sed funkciantaj kiel vortoj, kun pli-malpli preciza signifo?
> Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo
>

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!