viernes, 5 de febrero de 2010

Agado de ACE en 2010

AGADO de ACE en 2010
====================
Afrika Centro Esperantista (ACE) estas la sidejo de ARE (Afrika Reto Esperantista). Ghi gastas en Instituto Zamenhof sed estas tute sendependa. Ghi estas proprajho de neniu Esperanto-organizajho. Kvankam loghanta en Instituto Zamenhof, proprajho de TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando) ghi ne apartenas el TIETo. Ghi iras propran vojon plenumante la laborojn, kiujn faradis siatempe Hans BAKKER. Al tiuj laboroj de Hans aldonighas ankau tiuj, kiujn elpensas la laborantojn de ACE. Kion ACE proponas al si fari en la jaro 2010 ?

I- Ghenerale
-------------
ACE plu servos al ARE (Afrika Reto Esperantista) kaj ties branchoj.Eble necesas tie chi memorigi la diversajn branchojn nun ekzistantajn :
- EdukARE (Edukado en Afrika Reto Esperantista. Estis KIEA)
- UtiligARE (Utiligado de Esperanto en Afrika Reto Esperantista. Estis ARUE)
- FARE (Feminismo en Afrika Reto Esperantista)
- JARE (Junularo en Afrika Reto Esperantista)
- VARE (Verkistoj en Afrika Reto Esperantista)
Certe naskighos aliaj branchoj kiel SARE (Sportistoj en Afrika Reto Esperantista), TurARE (Turismo en Afrika Reto Esperantista), ktp.

ACE regule ghisdatigos la adresaron de afrikaj Esperantistoj kaj senhezite respondos chiujn informpetojn. Ghi siapove liveros materialon al afrikaj esperantistoj, kiujn ghi povas ankau finance helpi.

II- Instruado
--------------
Ghi estas tre grava ero en la agado de ACE. Kurso okazos perkorespondado, sed estas emfazo al trejnkurso por E-instruistoj. La prizorgo de la laboroj de EdukARE estos tre grava, char en la jaro estos starigita programo por la instruado de Esperanto en Afriko. La okazigo de diversaj ekzamenoj estas tre grava. Antau ol havi propran ekzamenon por chiu nivelo en Afriko, ACE kun EdukARE klopodas siamaniere uzi la ekzistantajn sistemojn en la Esperanto-movado. La nuna ekzamena sistemo prezentighas jene :
1- Ekzameno A : por komencantoj kiuj sekvis gramatikan kurson precipe per Metodo 11 francia au Zagreba Metodo
2- Ekzameno A1 : lau la skalo de ALTE (KER/KEFR)
3- Ekzameno A2 : lau la skalo de ALTE (KER/KEFR)
4- Ekzameno B : ghi estas la elementa ekzameno de ILEI/UEA
5- Ekzameno B1 : lau la skalo de ALTE (KER/KEFR)
6- Ekzameno B2 : lau la skalo de ALTE (KER/KEFR)
7- Ekzameno C : ghi estas la meza ekzameno de ILEI/UEA
8- Ekzameno C1 : lau la skalo de ALTE (KER/KEFR)
9- Ekzameno C2 : lau la skalo de ALTE (KER/KEFR)
10- IKE (Instrukapableca Ekzameno) de EduKARE : ghi estas unua por instrui Esperanton al komencantoj.
Esperantistoj kun la minimuma diplomo B-kategoria povas ekzamenighi por IKE kaj tiel ekinstrui.

Estos komunaj ekzamenoj en Afriko kaj la ekzamenantoj estos rajtigitaj de ACE/EdukARE.

III- Utiligado
--------------
Pri tiu chi rubriko zorgas UtiliGARE kun la kunlaboro de ACE. La redaktado de la periodajhoj de ACE precipos en tio. Temas pri KONSCIU, KomACE kaj HACE. La periodajhojn de afrikaj Esperantistoj ACE pretigos. Tia sinteno vidighos ankau tra la eldona agado de ACE.
Manuskriptoj de afrikaj esperantistoj plupretas en ACE. Dum la jaro ACE klopodos eldoni iujn el ili. Ghi certe pretigos novajn verkojn de Afrikaj Esperantistoj.

Oni ne bezonas multe cerbumi, antau ol rimarki, ke la movado en Afriko vere lamas. Kiom da landaj asocioj nun bone funkicas vere en Afriko. Nun nur  la movado en Togolando prezentas iom da stabileco kun agado ege konkreta kaj promesplena. La movado organizita malaperis en Ganao, kie la esperantistoj agadas unuopule. Estas landaj asocioj en Benino, Kamerunio kaj Burundio, sed en tiuj landoj la movado montras nenion kreskigan pro chiamaj konfliktoj inter la esperansitoj kaj la eventoj en la Afriko post kiam Afrika Oficejo de UEA estas translokita de Togolando al Benino.  Oni havas la impreson, ke chio iras glate en Burundio kun ties landa asocio ANEB. Kio povus montri certan pashon en tiu chi lando, tio estas la agado de SIPU kaj de unuopuloj.Necesas helpi esperantistojn, ke la movado en Afriko reiru al siaj kutimaj reloj de antau 2006. ACE klopodos helpi, ke la agado en tiuj landoj vere kresku. Ghi instigos homojn tre bone zorgi pri la kluba vivo. La kluboj devas funkcii kaj ACE fi
nance kontribuos al tio. Certe la korespondado de ACE kun la esperantistoj tra Afriko ebligos al ghi ripari multon chiterene.

Char la ambicio de ACE estas utili al Esperantujo, ghi chiel klopodos, ke chiuj E-tendencoj estu konataj ankau en Afriko. Ghi partoprenigos afrikanojn al diskutlistoj de SAT, UEA, MAS kaj la Esperanta Civito, al kiuj afrikaj esperantistoj rajtas tute libere alighi.  Ghi en la jaro klopodos membrigi homojn al UEA, al SAT, al MAS kaj ankau al la Esperanta Civito.  Certe esperantistoj tra la mondo estas apud ACE ke ghiaj planoj realighu.

==============================================
"Ne koleru, nek kolerigu la aliajn, sed ghoju kaj ghojigu la aliajn"
(Esperantujisma Slogano)
*********************************************
<> en kor' al ni sonas.
<
Se vi pacience eltenos>>
Zamenhof
*********************************************
La vero chiam verdiktas.
*********************************************
GBEGLO Koffi, B. P. 13169, Lome, TOGOLANDO
TEL:  
- Hejme :(228) 227 21 17
- Oficejo (IZo): (228) 227 51 64
                 (228) 271 47 12
                 (228) 27115 57
-Posxtelefono :(228) 928 16 26
 E-posxto : esp.t...@cafe.tg

No hay comentarios:

 
lernu!