viernes, 12 de febrero de 2010

[La Karavelo: 4591] politiko: atako kontrau la esprim-libereco en Portugalio

Karaj amikoj:

Antaŭ ĉirkaŭ 2 jaroj kaj duono, do en 2007, en artikolo de la revuo Monato,
mi aludis al registara tendenco silentigi la homojn en Portugalio.
La ĉefministro estis la sama: José Sócrates.

Laŭ eble milionoj da portugaloj, inter kiuj mi mem, José Sócrates kaj lia registaro
provas silentigi la amaskomunikilojn, kiuj distrumpetas ĝenajn
aferojn pri li mem: la ĉefministro de Portugalio, José Sócrates.
Laŭ la publika opinio, jen kelkaj el liaj agoj,
ankoraŭ ne pruvitaj en tribunalo:
- falsaĵoj por fari la propran licenciiĝon en inĝenierado;
- persekuto al instruistoj, kiuj mokis lin;
- koruptado en la kazo "Freeport" kaj en aliaj kazoj;
- neleĝaj telefon-aŭskultadoj eĉ al la Prezidento;
- diversaj agoj celantaj silentigi amaskomunikilojn;
ktp.

En lando kie la tribunaloj lantas kaj la politikistoj
estas ĉionpovuloj, kompreneble oni pruvas nenion.

Post la lerta silentigado de Manuela Moura Guedes,
la plej kuraĝa kaj malkonvena ĵurnalistino kiu "tro" informis pri José Sócrates,
la jura sistemo provas silentigi nun grandan gazeton, kies nomo estas "Sol" (Suno).
Morgaŭ "Sol" ankoraŭ aperos. En la kovrilo aperos granda polpo.
En la fono estas la nigra figuro de José Sócrates.
Tiaj nigraj figuroj memorigas ĉiam la portugalojn
pri Salazar, pri la mezepokaj inkviziciistoj kaj pri aliaj
sanktaj homoj, kiuj postlasis siajn spurojn
en la plej okcidenta ĝardeno de Eŭropo.

Scipovantoj pri la portugala povas informiĝi ĉi tie pri kelkaj el ĉi tiuj aferoj:
http://sol.sapo.pt/PaginaInicial/

Ĉu eble kelkaj portugalaj esperantistoj jam paŭsis la persekutajn teniĝojn de la ĉefministro?
Tiaj teniĝoj estas pli kontaĝaj ol AIDS! ;)

Amike,

João José Santos

No hay comentarios:

 
lernu!