viernes, 12 de febrero de 2010

ret-info: Pasporta Servo aperis ankaux libroforme

1450 adresoj en Pasporta Servo

La cxi-jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, enhavas 1450 gastigantojn en 91 landoj. En la antauxa eldono
(2008) estis 1225 adresoj en 90 landoj. En la Pasporta Servo 2010 la unuan lokon okupas Francio kun 177 gastigantoj. La dua estas
Germanio kun 117. En Brazilo estas 84 gastigantoj. Aliaj landoj kun multaj adresoj estas Rusio (81), Pollando (75), Ukrainio (65),
Usono (63), Hungario (53), Japanio, Nederlando, Cxinio kaj Senegalio (po 36), kaj Irano (34).

En la 208-pagxa posxlibro trovigxas, krom la adresoj k.a. informoj pri la gastigantoj, ankaux mapoj kun indikoj pri lokoj kun
gastigantoj. Enestas ankaux reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo, kaj utilaj adresoj.

La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, estis prezentita de la argentinano Ruben Feldman González en 1966.
La unua adresaro laux la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaux
pioniroj estas gastigantoj ankaux en la nuna eldono.

En 2009, Pasporta Servo farigxis ankaux socia retejo, http://www.pasportaservo.org , kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membrigxi
kaj kontakti unu la alian. La retpagxo ne anstatauxas la adreslibron sed ofertas novajn servojn, haveblajn nur per interreto:
zomebla monda mapo, sercxilo, forumo por peti informojn pri vojagxo, kaj blogejo por rakonti pri siaj vojagxoj. La retpagxo nun
havas pli ol 1200 uzantojn, el kiuj cx. 700 estas gastigantoj.

La adresaro estas acxetebla cxe la libroservo de UEA. La prezo estas 9,00 euxroj plus afranko (plus imposto de 6 % en EU). Ekde 3
ekz. oni ricevas trionan rabaton.

[komuniko de UEA]

------------------

Ndlr:

1. La cxi jaraj presitaj libroj estis dissenditaj al la gastigantoj en fino de januaro.

2. Derk Ederveen, prizorganto de Pasporta Servo inter 1996-2008, pro lia longdauxra kaj elstara laboro estis elektita kiel honora
membro de TEJO dum la IJK 2009 en Liberec.

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj, RET-INFO : http://www.eventoj.hu
========================================================================

No hay comentarios:

 
lernu!