sábado, 7 de marzo de 2009

TdpEsperanto. Februara raporto.

http://mi.anihost.ru/miliardo.php

TDpEsperanto

The Universal Declaration for Esperanto
La Tutmonda Deklaracio por Esperanto

253

signatures; subskriboj.

Ekde aprilo de 2007 j. ghis la fino de februaro de 2009 j.

Countries; Landoj: 42

Rusio, Brazilo, Francio, Pollando, Ukrainio, Italujo, Belgio, Mexiko,
Hispanio, Kanado, Germanujo, Chinio, Chehhio, Litovio, Usono,
Argentino, Norvegio, Irano, Nederlando, Danlando, Nov-Kaledonio,
Kolombio, Kosta Rika, Israelo, Austrio, Serbio, Belorusio, Hungario,
Kazahhstano, Britio, Australio, Gvatemalo, Tajlando, Kroatio,
Venezuelo, Salvadoro, Suda Koreo, Islando, Rumanio, Kubo, Mongolio,
Japanujo
___________________

The Declaration:

After familiarizing myself with the international language Esperanto I
confirm that it's suitable for any and all tasks in international
communication and offers enormous savings of time, efforts and memory
to all people of the Earth.

I promise to learn international language Esperanto if one billion
other people will give the same promise.

----------------------------------
La Deklaracio:

Post mia konatigho kun la internacia lingvo Esperanto, mi asertas ke
ghi estas tauga por ajna tasko de internacia komunikado kaj provizas
grandegan ekonomion de tempo, fortoj kaj memoro por chiuj homoj de la
Tero.

Mi nepre ellernos la internacian lingvon Esperanto, se miliardo da
aliaj personoj donos la saman promeson.
----------------------------
If you wish to sign this Declaration, fill the form (only the two
first item are obligatory):
Se vi deziras subskribi la Deklaracion, bonvolu plenigi la sekvan
formon (devigaj estas nur du unuaj punktoj):

Real Surname(*):
Reala Familnomo(*):

Real Name(*):
Reala Nomo(*):

Patronymic or second Real Name:
Patronomo au dua Reala Nomo:

Your Name in Internet:
Via Nomo en Ireto:

Contact Site/Forum:
Kontakta Pagharo/Forumo:

Country:
Lando:

City:
Urbo:

Degree of your acquaintance with Esperanto:
Grado de via konatigho kun Esperanto:
------------------------------------------
/Initial/Komenca
/Average/Meza
/High/Alta

What changes in Esperanto are necessary for making just before the
final acceptance:
Kiujn shanghojn en Esperanto necesas fari senpere antau la fina
akcepto:
--------------------------------------------------------------------------------
There are references to TDpEsperanto on the following sites:
Sur tiuj chi paghoj de Iret trovighas referencoj al TDpEsperanto:

http://mi.anihost.ru
http://promesobanko.com/esperanto
http://narod.yandex.ru/guestbook/?owner=9944308
http://groups.google.ru/group/soc.culture.esperanto
http://groups.google.ru/group/bablo
--------------------------------------------------------------------------------
Do you want to see the reference to your site under the text of
TDpEsperanto?
If you want that then do the following:

1) Create the link to TDpEsperanto on your site.
a) Let the Text be: "La Tutmonda Deklaracio por Esperanto".
b) The Address: http://mi.anihost.ru/miliardo.php (not
"milliardo").
2) Send the address of your renewed page to Nick Mikhailenko.
3) Please wait for two weeks and visit the address of point 1b) and
ENJOY !!

It is in your interests to have on your site the archive of
TDpEsperanto (not reference, but just the file).
The file http://mi.anihost.ru/tdeark.htm will be renewed every month.

--------------------------------------------------------------------------------
Chu vi volas ke la referenco al via Ireta pagho aperu sub la teksto de
TDpEsperanto?
Se jes, tiam faru jenon:

1) Faru la referencon al TDpEsperanto sur via pagho.
a) La Teksto estu: "La Tutmonda Deklaracio por Esperanto".
b) La Adreso estu: http://mi.anihost.ru/miliardo.php (ne
"milliardo").
2) Komuniku la adreson de via renovigita pagho al Nikolao Mihajlenko.
3) Atendu du semajnojn kaj vizitu la adreson el punkto 1b) kaj
GHUU !!

Kaj en viaj interesoj estas havi en via pagharo la arkivon de
TDpEsperanto (ne referencon, sed la dosieron mem).
La dosiero http://mi.anihost.ru/tdeark.htm estos renovigita
chiumonate.
--------------------------------------------------------------------------------

Estimataj esperantistoj!

Mi insiste petas vin subskribi la Deklaracion, favore al Esperanto.
Ties IDEO apartenas al Ludoviko Zamenhof, bv. legi la Unuan Libron
(1887 j.) Mi adaptis la ideon al modernaj kondichoj de nia malica,
fripona kaj monavida mondo, kie homo al homo lupo est(as).

Vidu, nek via ghusta adreso, nek via e-mail estas bezonata, des pli ne
temas pli monkontoj. Plene sufichos indiki realan familnomon kaj
realan nomon. Aliaj punktoj estas nur por dezirantoj, por bravaj
homoj.

La Deklaracio havas du alineojn. La unua asertas taugecon de E-to por
internacia komunikado kaj evidente ne embarasos la verajn
esperantistojn. La duan alineon necesas klarigi. Subskribanto donas
promeson ellerni E-ton, se miliardo da aliuloj promesos la samon.

Chu Vi povas aserti ke Vi jam nun plene ellernis la tutan Esperanton?
Mi tion diri ne darfas pri mi, sed se Vi vere ellernis la tutan E-on,
tiam neglektu la duan alineon. Vi povas ech substrekti, ke vi en alta
grado konas la LI, uzante la konvenan punkton de via subskribo. La dua
alineo celas kuraghigi simpatiantojn de E-to, kiuj fakte ne havas
tempon por lernado, ili do donu kondichan promeson.

"Miliardo" estas kondicha granda nombro, kaj neniu devas atendi ghis
kiam aperos la miliardo da subskriboj. Ni kune kolektu almenau unu
milon kaj jam tio estos bona instigilo por hezitantoj komenci lernadon
de nia lingvo.

Humile mi petas vin kompreni ke ne eblas verki la Deklaracion tiel, ke
ajna vorto en ghi plachus al chiuj. Iu kompromiso estas neevitebla.
Subskribinte la Deklaracion per via reala familnomo, Vi montros vian
favoron al LI kaj indikos veran vojon al neesperantistoj.

Speciale mi turnighas al maljunuloj, kiuj dum jardekoj subtenis
Esperanto-kulturon. Via subskribo daurigos vian laboron dum sekvaj
jardekoj. Nun la listo funkcias automate - subskribu kaj tuj vidu vian
nomon en ghenerala listo. Sed la prizorgo estas bezonata ech por
automato. Mi promesas ne lasi klopodojn, kaj post mia morto alia
persono prizorgos la arkivon de subskriboj.

Kontroli la proceson povas iu ajn - konservu la kopion de la listo
http://mi.anihost.ru/tdeark.htm en via komputilo. Tiu chi dosiero
estos renovigata chiumonate. Mi opinias ke la arkivo povas esti utila
kiel propagandilo de Esperanto. Sendu ghin al redaktoroj de
radiostacioj kaj revuoj, eble en presita formo au kiel e-mail.

Mi kore dankas la bravulojn, kiuj unuaj subskribis la Deklaracion.
Historio viajn nomojn ne forgesos. Helpu konvinki malpli bravajn
samideanojn! Rakontu pri la Deklaracio en diversaj forumoj. Faru la
referencon al TDpEsperanto sur via persona pagharo.

La lasta punkto: eventualaj shangoj en E-to che fina akcepto far de la
mondo. Tiun eblecon antauvidis ankau Ludoviko Zamenhof. Se lau via
opinio chapelitaj literoj estas belaj kaj devas resti por eterno, do
skribu "neniujn" (shangojn necesas fari neniam). Sed komprenu, se iu
proponas iujn shanghojn senpere antau la fina akcepto, do ne temas pri
la reformo en nuna tempo. Nenia reforma eblas ghis kiam estos
kolektitaj centoj da miliardoj da USD por reala enigo de komuna lingvo
sur la tuta Tero.

Mi dankas sinjoron Viktoro Himenko, kiu lau mia peto skribis php-
dosieron kaj instaligis la Deklaracion sur sia servero. En kazo de mia
neatendita morto, tiu samideano, kiu ekdiziros prizorgi TDpEsperanto-
n, bv. turnighi rekte al Viktoro Himenko. La limdato por la Deklaracio
ne egzistu! La arkivo de TDpEsperanto estu renovigata chiumonate kaj
estu chiam atingebla en Ireto.

Samideane
Nikolao Mihajlenko

--------------------------------------------------------------------------------

La unuaj 253 subskriboj (aprilo de 2007 - februaro de 2009 jaro) lau
landoj:
(Mi kalkulis lau landoj nur tiujn subskribojn, kie la lando estas
indikita)

Rusio 67
Brazilo 25
Francio 14
Italujo 14
Ukrainio 11
Pollando 10

Belgio 8
Mexiko 7
Hispanio 7
Kanado 6
Germanujo 6
Usono 5
Chinio 4
Chehhio 4

Litovio 3
Argentino 3
Norvegio 3
Kolombio 3
Israelo 3

Mongolio 2
Irano 2
Nederlando 2
Danlando 2
Britio 2
Nov-Kaledonio 2
Kosta Rika 2

Austrio 2
Belorusio 2
Kazahhstano 2
Hungario 2
Suda Koreo 2

Serbio 1
Australio 1
Gvatemalo 1
Tajlando 1
Kroatio 1

Japanujo 1
Venezuelo 1
Salvadoro 1
Islando 1
Rumanio 1
Kubo 1

Entute: 42 landoj.

Bedaurinde forestas Pakistano, Indio.
Chu la pagho http://mi.anihost.ru ne estas videbla tie?

Jen kiel kreskis la nombro de subskriboj lau monatoj:

aprilo 2007
22 (+22)

majo 2007
35 (+17)

junio 2007
44 (+ 9)

julio 2007
54 (+10)

augusto 2007
55 (+ 1)

septembro 2007
81 (+26)

oktobro 2007
93 (+12)

novembro 2007
111 (+18)

decembro 2007
117 (+ 6)

januaro 2008
152 (+35)

februaro 2008
159 (+ 7)

marto 2008
167 (+ 8)

aprilo 2008
186 (+19)

majo 2008
193 (+ 7)

junio 2008
203 (+10)

julio 2008
216 (+13)

augusto 2008
221 (+ 5)

septembro 2008
224 (+ 3)

oktobro 2008
230 (+ 6)

novembro 2008
234 (+ 4)

decebro 2008
241 (+ 7)

januaro 2009
250 (+ 9)

februaro 2009
253 (+ 3)

---------------------------------------------------------------------------

-----

No hay comentarios:

 
lernu!