sábado, 28 de marzo de 2009

[La Karavelo: 2229] Kompatinda gepatra lingvo mia

Geamikoj.

Sidante en mia laborĉambro, mi aŭskultas muzikon en mia gepatra lingvo. Kaj mi ploras... Mi sentas saŭdadon kaj tristecon. Jam multajn jarojn mi loĝas en eksterlando. Jam multajn jarojn mi ne aŭdas mian lingvon ĉiutage, nur sporade. Jam multajn jarojn mi parolas ĉiutage aliajn lingvojn, sed ne la mian. Mia gepatra lingvo eĉ ne estas agnoskata lingvo. Oni parolas ĝin, sed oni ne skribas ĝin, nur malofte. En mia naskiĝlando ĉiuj parolas ĝin, sed la "oficiala" lingvo estas fremda lingvo, kvankam parenca.

Mia lando sendependiĝis jam en 1975, sed nur politike. Lingve ĝi daŭre estas kolonio, kolonio de la portugala lingvo. Tragedio de preskaŭ ĉiuj eks-kolonioj: la lingvo de la koloniistoj iĝis "oficiala".

For la "oficialaj" lingvoj!

Augusto Pinto

No hay comentarios:

 
lernu!