lunes, 9 de marzo de 2009

Amikeca Reto

Aktualigante informilan tekston mi serĉis datojn pri Amikeca Reto. Ĉu ĝi
vere mortis? Kvankam tiu adresaro por vojaĝemuloj troviĝis ĉiam en la
ombro de la pli populara Pasporta Servo, mi ŝatis ĝian ideon: Amikeca
Reto celis ne nepre senkostan gastigadon, sed pli konscian vojaĝadon,
ĉiĉeronadon al interesaj lokoj ekster la amas-turismaj, viziton de
ordinaraj laborejoj ktp.

La lasta adresaro, kiun mi posedas, estis por la jaroj 2002-03. Tiun
sekvis neniu, laŭ Vikipedio. Tamen mi duon-memoras iujn aktivadojn pri
Amikeca Reto ankaŭ post la jaro 2003.

Ĉu iu havas aktualajn informojn aŭ definitivan mortokonfirmon?

Danke
Dirk
--------------------------------------------------

Estimata Dirk: Ĉar Amikeca Reto dependis de SAT, mi demandis en la
forumo de la hispana filio de Sennacieca Asocio Tutmonda, kaj aperis
jena respondo:

De antaŭ 5-6 jaroj la adresaro de Amikeca Reto ne ĝisdatiĝas, kaj ĝiaj
retpaĝoj malaperis. Preskaŭ la tutan tiurilatan laboron disvolvis
Gerard Rollin, siatempe tre aktiva en SAT, sed finfine li laciĝis kaj
neniu transprenas la bezonatajn taskojn. Temas pri unu plia el tiom
multaj bonaj ideoj kiuj perdiĝas pro tiu senesperiga ĝeneraligita
manko de engaĝiĝemo. Pri G. Rollin, kiun mi siatempe kontaktis
plurfoje, mi scias nenion, eĉ malrekte, de antaŭ jam multe da tempo.

Pedro Sanz

Transskribis Dario
-----------------------------------------------------------

Dario Rodriguez transsendis de Pedro Sanz:

> De antaŭ 5-6 jaroj la adresaro de Amikeca Reto ne ĝisdatiĝas, kaj ĝiaj
> retpaĝoj malaperis. Preskaŭ la tutan tiurilatan laboron disvolvis
> Gerard Rollin, siatempe tre aktiva en SAT, sed finfine li laciĝis kaj
> neniu transprenas la bezonatajn taskojn. Temas pri unu plia el tiom
> multaj bonaj ideoj kiuj perdiĝas pro tiu senesperiga ĝeneraligita
> manko de engaĝiĝemo.

Dankon! Similan informon mi ricevis ankaŭ retpoŝte.

Fakte ankaŭ mi ne emas transpreni la taskojn de Gerard Rollin. Do ankaŭ
mi kunkulpas. Mi pretus iom helpi, ĉar la ideo de Amikeca Reto vere
plaĉas al mi, sed mi ne kapablus reorganizi la tuton.

Kore
Dirk

No hay comentarios:

 
lernu!