jueves, 26 de marzo de 2009

[La Karavelo: 2223] monghiro per UEA-kontoj, subtenoj kaj dankoj

Karaj amikoj:

Laŭ la konteltiro de UEA, multaj el tiuj, kiuj devis monĝiri el sia
UEA-konto al la mia (jmqs-l)
forgesis fari tion.

Evitante ke mi unuope petu la monĝiron, kio estas temporaba por mi,
mi petas, ke tiuj kiuj ŝuldas monon al La Karavelo, bv. ĝiru ĝin al mia
UEA-konto.

Se vi deziras subteni la agadojn de La Karavelo, monĝiru al ties
UEA-konto (jmqs-l),
indikante resume la motivon de la ĝiro, kaj sendante kopion de via
ordono al mi.
Sendu ĉiam kopion de viaj pagordonoj al la homoj, kiuj ricevos la monon.
La plej bona maniero subteni la agadon de La Karavelo estas aĉeti ties
varojn:
La du edititajn volumojn kun la 12 revuoj, ties DVD kaj la DVD de Djalma
Pessata
pri la vivo de Zamenhof.

Dankon al ĉiuj, kiuj bondeziris al mi pro la nuna agado de LK.
Nun mi devas iri aĉeti seĝojn, kaj tablon por la stando, mi devas printi
centojn da flugfolioj, ktp. Morgaŭ matene ĉio devos esti funkcianta bonorde,
donante bonan bildon de esperanto, de La Karavelo kaj de la propra Foiro
de la Lernejoj.

La nepoj nin benos, kaj se ili ne benos, benos la pranepoj.
Se ankaŭ tiuj fajfos pri la beno, mi reenkarniĝos por beni min mem ;) .

Amike,

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
----------------------

No hay comentarios:

 
lernu!