lunes, 9 de marzo de 2009

Malpost ... ???

On 8 Mar, 20:02, pierre ...@gmail.com> wrote:
> On 8 mar, 16:51, "KaGu:-}" ...@gmail.com> wrote:

> > Ĉu "malpost" estas sinonimo al la prepozicio "antaŭ". Vizituhttp://www.ipernity.com/blog/32084/134773

> Por mi jes, tiel mi ĝin komprenas, kiel malnordo, malsudo, ktp

Miaj cerbumoj pri la vorto "malpost" eble estas diletantaj.

Tamen min mirigis la fakto, ke la vorto "malpost" ne estas menciita en
PMEG, kie ja senpene estas eble konstati, ke la vorto "malantaŭ"
senescepte estas uzata por loko.

Pro tio mi suspektis, ke troviĝas iu lingvoscienca kialo, ke oni tiom
malofte uzas la vorton "malpost". Laŭ mi uzo de la vorto malpost
solvus multajn problemojn ĉar tiam la prepozicioj "antaŭ" kaj "post"
havu nur temporilatojn.

Aliflanke mi opinias ke "malantaŭ" eble ne estas necesa, ĉar oni
sufiĉe facile per la konteksto povas konstati, ĉu temas pri tempo aŭ
loko.

KaGu:-}

No hay comentarios:

 
lernu!