miércoles, 4 de marzo de 2009

Lingoes Translator por Esperanto

Mi volus informi karajn gekolegojn, kiuj eble ankoraŭ ne scias pri
tio, ke sub la retadreso:
http://www.lingoes.net/
estas elŝutebla Lingoes Dictionary. Ĝi estas senpaga vortara interfaco
de ĉina programisto Kevin Yau, al kiu oni povas elŝuti multajn
interesajn vortarojn, ĉefe anglajn, sed ne nur. Estas eĉ Esperanto-
English Dictionary.
Kevin preparas de longa tempo Lingoes Dictionary Creator - ankoraŭ ne
finitan - danke al kiu oni povos memstare kompili vortarojn.
Vortaroj estas kongruaj kun Babylon do oni povos rekompili ĉiujn
vortarojn preparitajn iam por Babylon Translator (kiu nun estas
komerca).
Mi pensas, ke en la forumo oni povus instigi Kevin por plia laboro,
ĉar ĝi daŭras jam tre longan tempon. Vortaroj, kiuj funkcias memstare
kaj en kunlaboro kun TTT-legiloj (kaj aliaj, kiel Word), estus tre
interesaj por multaj esperantistoj kiuj ne tro bone komprenas la
lingvon.
Ekzemplo: Esperanto-English Dictionary en kunlaboro kun la krozilo
Chrome:
http://farm4.static.flickr.com/3393/3328048888_fef3fc381a_o.jpg

No hay comentarios:

 
lernu!