martes, 24 de marzo de 2009

EDE-Germanio transdonis 5.240 subskribojn

Hodiaŭ 4 reprezentantoj de EDE-Germanio (Europa - Demokratie -
Esperanto) vizitis la oficejon de la germana balotestro en Wiesbaden
por transdoni 5.240 konfirmitajn subtenajn subskribojn kaj pli ol 60
paĝojn da pliaj formularoj kaj dokumentoj por la partopreno de EDE-
Germanio en la Eŭropaj Balotoj 2009. Oni do alte superis la necesan
nombron de 4.000, kaj ankaŭ ne devis atendi ĝis la limdato 31-a de
marto.

El nia vidpunkto nun nenio plu kontraŭas la partoprenon en la balotoj
- tamen oni prefere ankoraŭ ne skribu, ke EDE partoprenos ĝin, ĉar la
definita decido pri tio okazos nur la 10-an de aprilo (la Sanktan
Vendredon).

Tamen jam indas prepari la balotan kampanjon. Tre verŝajne la vorto
"Esperanto" baldaŭ troviĝos sur 64,3 milionoj da balotiloj en
Germanio!

Foton de Alfred Schubert, kiu montras nian prezidanton Manuel Cebulla,
mian edzinon Nan kaj min en la oficejo de la balotestro, troviĝas ĉi
tie (1 MB): http://www.u-matthias.de/verein/EDE.JPG

Koran dankon al ĉiuj kolenktintoj kaj helpintoj! Cetere, ĉe Manuel
Cebulla troviĝas ankoraŭ 288 pliaj (ne konfirmitaj) subtenaj
subskriboj.

Ulrich Matthias

No hay comentarios:

 
lernu!