martes, 10 de marzo de 2009

nova podkasto

Karegaj,
ekde hodiaux ankaux la E-elsendoj de Radio Vatikana estas auxskulteblaj
podkaste - aldone al la aliaj "tradiciaj" elsendomanieroj.
La servon oni povas aboni cxi tie
http://www.radiovaticana.org/it1/on_demand.asp?gr=esp

Viaj reagoj, rimarkoj kaj komentoj estos bonvenaj.

Se oni deziras subteni la cxeeston de E-o en RV, prefere oni adresu
mesagxojn nacilingve al la direkcio de la Radio:
dirpro [cirkauxvolvita a] vatiradio [punkto] va

Amike, Carlo
---------------------------------------------------
Carlo:
> Karegaj,
> ekde hodiaux ankaux la E-elsendoj de Radio Vatikana estas auxskulteblaj
> podkaste - aldone al la aliaj "tradiciaj" elsendomanieroj.
> La servon oni povas aboni cxi tie

http://www.radiovaticana.org/it1/on_demand.asp?gr=esp

Dankon pro la iniciato.
Che mi, kiam mi alklakas la ligilon "podcast" en Firefox, aperas
eraro, kaj mi ne povas aboni la servon. En Explorer ghi bone funkcias.
Estus bone ankau ke vi permesu la abonadon pere de iTunes, kiu estas
pli komforta. Mi vidis ke elsendoj de Radio Vatikana en aliaj lingvoj
jam permesas tiun abonon, kaj mi supozas ke ne estos malfacile por la
esperanta versio. Ankau Radio Polonia kaj Radio Verda estas tiel
atingeblaj.

Mi sugestas ke vi plu konservu la elsendojn en http://radio-vatikana-esperanto.org/,
kiu estas tre bona arhhivejo.

> Viaj reagoj, rimarkoj kaj komentoj estos bonvenaj.

Mi konfesu nun ke mi regule auskultas viajn elsendojn (nun kun
dusemajna prokrasto), kaj sufiche shatas ghin "teknike", tio estas,
lau la maniero kiel vi organizas la tuton kaj lau la lingvajho.
Pri la enhavo mi devas diri ke mi ne estas kredanto, kaj ke la
rezonmaniero de la kredantoj chiam surprizas min. Sed almenau estas
agrable por mi auskulti alian manieron esprimighi de la katolikoj,
neniel simila al la radioelsendoj de la katolika stacio en Hispanio,
plena je veneno.

Chiukaze, mi rekomendas ghin al ceteraj sce-anoj.

> Se oni deziras subteni la cxeeston de E-o en RV, prefere oni adresu
> mesagxojn nacilingve al la direkcio de la Radio:
> dirpro [cirkauxvolvita a] vatiradio [punkto] va

Pro tio antaue dirita, mi chiam hezitis skribi al vi au la viaj
chefoj. Mi ne scias chu komentoj de nekredanto povas esti ech damagha
afero.

Mi profitas por memorigi ke listo de la nunaj radiostacioj kaj
podkastoj rete atingeblaj trovighas en:
http://www.ipernity.com/blog/tonyo/32066

Amike,
Toño
http://www.delbarrio.eu

No hay comentarios:

 
lernu!