lunes, 30 de marzo de 2009

Nova aspekto de mia retejo

Dum la lastaj tagoj mi iom variigis la aspekton de la ĝeneralaj paĝoj
de mia retejo http://www.delbarrio.eu
(ne la blogoj, kaj ankaŭ ne kelkaj personaj paĝoj kaj ligoj).

Mi ankoraŭ ne finis la adapton de ĉiuj, kaj mankas iom da laboro.
Tamen, se iu ne havas ion pli interesan por fari dum tiuj ĉi tagoj, mi
kore bonvenigus komentojn, sugestojn, kritikojn, ktp. Mi ne multe
kompetentas pri teknikaj informadikaj aferoj, sed ŝajnas al mi ke nun
la aspekto estas iom pli kohera kaj altira, kaj mi kreis kodojn de
koloroj kaj stiloj por distingi (ne ĉiam akurate) la lingvon uzatan
kaj la temon de la unuopaj paĝoj. Komparu ekzemple la tri indeksojn:
http://www.delbarrio.eu/eo.htm (esperante)
http://www.delbarrio.eu/es.htm (hispane)
http://www.delbarrio.eu/ali.htm (alilingve)
kaj ankaŭ la indeksojn pri literaturo, muziko, historio, eseoj, ktp.

Mi ankaŭ celis ligi pli el unu paĝo al la ceteraj. Se vi volas do
komenti ion, kaj se vi trovas erarojn, malbonajn ligojn, nelegeblajn
tekstojn, ktp, mi tre dankus ilin.

Amike kaj dankeme,
Toño
http://www.delbarrio.eu/

No hay comentarios:

 
lernu!