sábado, 7 de marzo de 2009

[La Karavelo: 2161] Al kio kondukas aronganteco?

Karegaj,

1. La esperantoparolantoj (ecx ne tre kleraj, se ecx tiaj cxigrup-anas) kiuj eventuale legis miajan du mesagxojn kelkajn tagojn antauxe (la enkondukan kaj postan nuran reagon) certe klare komprenis kion mi celis (t.e. eventuala kolega helpeto pri problemetoj alfrontataj de mi pri traduko mia de kanto brazila, kaj kio figurasence mi nomis 'koboldetoj') Cxio (duboj, iuj ekzemploj de ili) tie jam staras,suficxaj kiel starto (de kio eble povintus farigxi egale interesa diskutajxo).
2. Cxu eblas, ke vera nespertulo riskus sinprezenti en eminenta diskutgrupo prezentante temon pri kiu li/sxi apenaux palpas? Cetere,mi ne prezentis mian tradukajxon inice de mia grupeniro, ne pro manko de kompetenteco (la tradukon vere mi jam havis finita) sed gxuste cxar mi bone legis la gvidliniojn de la vera grupo, kie oni prefere diskutu temojn literarajn, kaj kiel eble plej dece el la revuo LK. Tamen, sendube, laux la diskuto eventuale disvolvigxus, tio per si okazus.
3. Kiel, sekve, pluen reagi kiam la unua respondo donita al jxuspartopreninto en grupo estas, ke la celo de lia temo sxajnas maltrafa, kaj ke li ffusxe skribas en la lingvo grupa? Nu, en alia momento ecx kial ne? Vortoj el ironio pli ol sinceraj, tiu estis mia impreso, traktis mian enkondukan mesagxon en la grupo, far la sro.
Emerson. Plion prian eblas vidi cxisube (en ero de mesagxo de li). En alia el siaj respondoj ankaux eblas legi, ke li nemiam vidis komencantojn el la portugala bone traduki en Eon. Kia koboldeska,minimune, aroganteco! Komencantoj ni cxiuj foje povas esti, kaj ne nur pri fremda lingvo, sinjoro. Parenteze, cxu la lasta propozicio de la suba transkribajxo ne prezentas erareton? [...mi kredas gxin ege malfacilian....] Cxu ne 'n' troas en 'malfacilan'? Cxu jes aux ne, ne necesas al mi ajnrespondo pria.
4) Tramen rankoras mi nenion. Kaj mi ne povus fini sen diri, ke el la du reagintoj al mia cxeftemo (...koboldetoj) Sro. Gxoano estis, kiu pli bone cxion komprenis. Gxuste li, ne estante brazilano. Sed tia estas nia amata kaj bela vivo.
5) Plieto povus ankoraux esternigxi, tamen resume, kiel nun Sro.
Emerson diras, ke li konas pri la auxtoro de la kanto kaj la kanton?!
Se tiel estus, li bone scius, ke la originalo de tiu kanto PULULAS je la de mi t.n. 'koboldetoj' lingvaj, kaj do sensencas la demano tiam al mi, kiu estas 'LA portugala vorto' problema por mi, cxu ne?
6) Al scivolema, ecx antauxjugxa, ulo, kial ne ebligi la sxancon vidi onian tradukajxon? Sed al arogante antauxjugxaj, ne mi. Fi!

A.loro
PS: Pri mia traduka klereco, sxajne egale jam ne plu momentas.

>>Ero de mesagxo de sro.Emerson] [...] Tute prave! Pro tio, mi volis diri al la mesaĝisto, kiu parolis pri
"koboldetoj" en la traduko, [...] ĉar li prezentis sin kiel tradukisto de Adoniran Barbosa (kuraĝulo!!!), sed li ne montris en sia mesaĝo la kompetencon por fari tiun tradukon. Pro tio mi estas ege scivolema pri la traduko, ĉar mi bone konas la kanzonon, kaj mi kredas ĝin ege malfacilan por esperantigi.
Amike, Emerson Werneck<<
-----------------------------------------------------------------
Al S-ro A_lto,loro,
Unue miajn sincerajn pardonpetojn, pro mia alegata "aroganteco". Due, mi volas diri, ke la sxajna aroganteco ne estis laux mia volo. Trie, mi volas diri, ke mi jxus dubis, cxu la traduko farigxus bona, cxar la teksto de Adoniran Barbosa estas tre malfacila traduki.
Vi ne montris ecx eron de la traduko, do mi nur povis imagi.
Mi scias, ke tio ne estas bone por la diskuto, kaj do mi sincere pardonpetas denove, kaj mi promesas esti pli atentema en venontaj mesagxoj.
Mi dauxras scivolema pri la traduko. Sed se vi ne volas gxin montri, mi komprenos.
Dankeme kaj pardonpeteme,
Emerson Werneck

No hay comentarios:

 
lernu!