jueves, 5 de marzo de 2009

[La Karavelo: 2155] ni diskutu konkretajn aferojn surbaze de legajhoj

Karaj amikoj:

Tiaj ripetitaj argumentoj favoraj kaj kontraŭaj malnovajn neologismojn
jam lacigis la tutan esperantistaron.

Mi proponas, ke iu, kiu volu diskuti tian aferon
baziĝu sur konkretaj artikoloj aŭ libroj, argumentante
ĉu tiu aŭ alia teksto lingve helpas esperanton progresi,
aŭ ĉu male, malbone servas esperanton.
Tia teniĝo estas plej grava.
Unue, ĉar multaj opinias verkinte nenion kaj leganta nenion.
Due, ĉar la diskuto fariĝas malpli abstrakta,
kaj eble pli agrabla al ĉiuj.

Homo, kiu ne verkas, rajtas opinii;
sed homo, kiu ne legas, eĉ pripensi ne rajtas,
ĉar lia penso baziĝas sur nenio.

Amike,

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!