miércoles, 4 de marzo de 2009

MAJORANA (franca kanzono): kantas Neide Barros Rêgo

Click here: ipernity: MAJORANA (franca kanzono): kantas Neide Barros Rêgo -
by Aloisio Sartorato_ (http://www.ipernity.com/doc/55897/4156246/)
MAJORANA

Tradukis Sylla Chaves
Kantas Neide Barros Rego

Per la gitaro, nekonat’
en la malklaro de la start’,
kanzonis, kaj aliaj du
lin akompanis, kanzonante plu:
“Majorana, vi belulin’!
Majorana, floroj montras sin!
Mojorana, soldatis mi,
sed vin denove serĉas tie ĉi!”

Ŝi diris, ke atendos lin;
li diris, ke retrovos ŝin;
infan’ li estis je l’ forir’,
sed nun revenas jam plenaĝa vir’:
“Majorana, vi belulin’!
Majorana, mi ne trompis vin!
Majorana, soldatis mi,
kaj vin denove serĉas tie ĉi!”

Soldatis li dum jaroj dek,
kaj tiam iĝis ja ŝanĝeg’,
ŝanĝiĝis ĉio ... nur la sun’
en la ĉielo ŝajnas sama nun...
“Majorana, vi belulin’!
Majorana, floroj kaŝas sin!
Majorana, respondu, ĉu
perdita amo ne revenos plu!”

Kun la gitaro, nekonat’,
en la malklaro de la start’,
foriris, kaj aliaj du
lin akompanis, kanzonante plu.
“Majorana, vi belulin’!
Majorana, mi ne trompis vin!
Majorana, soldatis mi,
kaj vin denove serĉas tie ĉi!”

No hay comentarios:

 
lernu!