miércoles, 11 de marzo de 2009

Kiu estas la statuso pri PS 2009

Estimataj samideanoj,

Mi jam demandis en la forumo de TEJO jenan:


Mi sxatus ekscii la nunan staton de la tempoplanon el
http://www.tejo.org/vikio/Pasporta_Servo_2
Cxu oni jam forsendis la paperajn konfirmilojn (lau plano 1.12.2008) ?
Cxu oni jam forsendis la retajn konfirmilojn (lau plano 1.1.2009) ?
Kiel venas la projekton antauen ? Cxu 2009 ankorau povas aperi adreslibron ?
Bedaurinde mi ne ricevis respondon. Mi skribis ankau al la nova administranto
Joop Kiefte, kaj ankau ne ricevis respondon. Sed nun mi ricevis per cirkulero de
Eventoj indikon al la retpagxo

http://www.tejo.org/eo/node/847

Sed la informoj tie estas ne klare. Cxu la gastigantoj kiuj por la jaro 2009
volas (re)aligxi, jam konfirmu tie ? Oni skribas, ke cxion estas provo, do eble
oni ankorau ne postulu la gastigantojn, registrigxi tie, cxu ne ?

Mi ricevas kiel landa organizanto por Germanio multe da demandoj, pri la nuna
statuso kaj cxu oni jam povas/devas fari ion ajn. Mi tre sxatus pli ekscii, cxu
oni povas plenumi la tempoplanon, kiu estas publikita sub:
http://www.tejo.org/vikio/Pasporta_Servo_2 . Se ne (mi supozas tion), cxu oni ne
povus korekti la tempoplanon ? Poste oni scias pli ol nun.

Kore kaj amikece
via
Bernhard Maurer, en Esperantujo nomita Bernardo
Landa organizanto de Pasporta Servo por Germanio
http://www.fen-net.de/~ea1448

No hay comentarios:

 
lernu!