miércoles, 25 de marzo de 2009

[La Karavelo: 2220] Foiro de la Lernejoj / Unua Esperanto-Kurso en Estremozo

Foiro de la Lernejoj / Unua Esperanto-Kurso en Estremozo
___________________________________________________


Karaj amikoj:

Aldone al jam donita informo, relegu la 24-an paĝon de la proksima LK,
la 14-a.
Jen ĝi anekse.
Mi esperas, ke kelkaj el vi estu en la reto en la menciitaj horoj
por ke mi povu montri al miaj 15,000 najbaroj,
ke mi ne estas la sola frenezulo, kiu parolas esperanton.
Portugaloj kaj alilandanoj vizitu Estremozon en tiuj tagoj.
Vi povas pluirigi ĉi tiun paĝon de LK por informado al la ĝenerala
esperanto-publiko.

La kurso en la lernejo rezultis el kunsidoj, paperoj, ktp.,
kiel facile komprenas la homoj, kiuj luktas por doni al esperanto lokon
en la socio.

En la stando "La Karavelo - Esperanto", de la Foiro de la Lernejoj,
mi afiŝos la paĝojn de La Karavelo, en kiuj aperis noticoj pri Estremozo.
Tiel mi plu konvinkas la enloĝantojn kaj la lokajn politikistojn,
ke LK, per esperanto, distrumpetas la nomon kaj agadojn de la urbo
Estremozo.
Kio fakte veras.
Tie mi informos la homojn pri la baldaŭa esperanto-kurso.

Amike,

Ĝoano


--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------



LK_14_pagho_24_Espo-Eventoj_en_Estremozo.pdf
1982 K Vista Descargar

No hay comentarios:

 
lernu!