viernes, 27 de marzo de 2009

[La Karavelo: 2224] Ekolingvo.com - novaj tradukoj; la studo en la Europa Parlamento

Karaj Geamikoj!

Ĝoje mi plusendas la mesaĝon de S-ro András Lukács.

Amike
Ludoviko Molnár


Karaj Esperantistoj, karaj miaj amikoj,

Certe vi memoras la studon "Ekonomiaj aspektoj de lingva
malegalrajteco". Gxoje mi povas anonci, ke pluraj tradukoj aperis
intertempe, do gxi ekzistas en la sekvaj lingvoj: Esperanto, albana,
angla, cxina, franca, germana , itala, nederlanda, pola, portugala,
rusa kaj serba.

La Esperanta traduko estas atingebla aparte cxe la sekva adreso:
http://ekolingvo.com/Ekonomiaj_aspektoj_de_lingva_malegalrajteco.doc

Mi denove elkore dankas la grandegan helpon kaj laboron al la
tradukistoj kaj reviziantoj:
Nome: Bardhyl Selimi (albana), Leo De Cooman (Esperanta, nederlanda),
Fabien Tschudy (franca), Arkadiusz Zychewicz (pola), Marco Trevisan
(itala), Luís Ladeira (portugala), Dimitrije Janicic (serba), Liu
Jianguo (cxina), Julia Bajborodina (rusa).

Aliaj novajxoj: intertempe mi sendis la studon al cxiuj membroj de la
Europa Parlamento, kaj en Italio "prove" ankaux al jxurnaloj kaj
radiostacioj.

La rezulto estis pli ol kontentiga. Unu el la cxefaj radiostacioj
faris interjuvon kun mi kaj invitis min al gazetara konferenco en
Italio.

Apud tio ili propagandas la studon al la italaj parlamentanoj. Do...
cxu ni venkos baldaux??? - Mi ne scias, sed forte esperas.

En la jena situacio la afero bezonas VIAN helpon tiel, kiel neniam
antaue. La farendajxo estas simpla.

Se vi havas dek minutojn kaj emon helpi, bonvolu rigardi la sekvan
pagxon: http://www.ekolingvo.com/kiel_mi_povas_helpi.htm

Kiel gxis nun, mi daure volonte transdonas al iu ajn cxiun eblecon por
partopreni intervjuojn, konferencon al sialandanoj. Ne MI gravas, sed
Esperanto!

Mallonga klarigo por ne-Europanoj, kial mi ne menciis Esperanton en la
studo, kaj ne metis la Esperantan tradukon sur la hejmpagxo:
http://www.ekolingvo.com/brusela_vidpunkto.htm

Mi esperas ke cxi tiu letero estos tuj plusendita al multaj samideanoj.

Amike salutas vin,

Áron Lukács,
Hungario

aron.lukacs@ekolingvo.com
http://ekolingvo.com

No hay comentarios:

 
lernu!