domingo, 29 de marzo de 2009

Kvardek jaroj de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

Karaj Geamikoj!

Akceptu bonvole la 40-jaran historion de nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.

Plej amike

Ludoviko kaj Julinjo

Kvardek jaroj de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

D-ro Lajos Molnár kaj D-rino Julianna Farkas

Nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo fondiĝis la 2-an de marto, en la jaro 1969. En marto de 2009 ni festis la 40-an naskiĝtagon de la Fakgrupo. Kvardek-jara agado de iu Medicina Esperanto-Fakgrupo estas raraĵo en la historio de la tutmonda Esperanto-movado, tial ni ŝatus resumi en tiu ĉi artikolo, kion ni faris dum la pasintaj jardekoj.

Fine de la jaro 1968 aperis la alvoko de D-ro Imre Ferenczy en la hungara Kuracista Semajnrevuo pri la fondiĝa kunveno de la Medicina Sekcio de Hungara Esperanto-Asocio. Inter kelkaj budapeŝtaj medicinistoj ankaŭ ni aliĝis al la Medicina Sekcio, kaj en marto de 1969 ni fondis la memstaran Budapeŝtan Medicinan Esperanto-Fakgrupon. S-ro Profesoro Kálmán Kalocsay fariĝis la honora prezidanto, D-rino Istvánné Gajzágó la prezidantino kaj D-ro Lajos Molnár ricevis la taskojn de la sekretario.

Depost nia fondiĝo la ĉefa celo de nia Fakgrupo estis ĉiam la scienca, medicina aplikado de la Internacia Lingvo, ĉar laŭ nia forta konvinkiĝo la scienco nepre bezonas justan, neŭtralan, komunan lingvon certigantan veran, lingvan egalrajtecon por ĉiuj scienculoj. (En la Mezepoko dum jarcentoj jam ekzistis tia, komuna lingvo en formo de la latina, kiel neŭtrala komunikilo de scienculoj kaj ekleziuloj…)

La unuajn jarojn de nia agado ni dediĉis al la lingvolernado. Ni traripetis la tutan lernolibron de Julio Baghy. Iom post iom nia membraro akiris la deziratan lingvan nivelon. Jam en la jaro 1969 aperis niaj unuaj artikoloj en la cirkulero Medicinistaj Novaĵoj, redaktita de D-ro Jozefo Hradil, en la tiama Ĉeĥoslovakio. Depost marto de 1969 nia Fakgrupo kunvenis, kaj ankaŭ nun kunvenas – escepte de aŭgusto – ĉiun unuan, labortagan merkredon de ĉiu monato. Tio signifas, ke ni organizis ĝis nun jam pli ol 440 kunvenojn.

En la jaro 1971 ni la unuan fojon organizis Esperanto-lingvokurson por kuracistoj kaj flegistinoj, sub gvidado de D-rino Károlyné Nanovfszky, en la Hospitalo László por Infektaj Malsanoj.

Dum nia regula, oktobra kunveno en la jaro 1972 fondiĝis la Hungara Sekcio de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). D-ro Imre Ferenczy fariĝis afergvida prezidanto de la sekcio, kaj ni elektis D-ron István Hegyi, kiel lingvan konsilanton de la gvidantaro.

Ekde la jaro 1973 niaj popularsciencaj kaj sciencaj agadoj evoluis paralele. En novembro de tiu jaro ni aranĝis nian unuan „Sciencan vesperon” kun esperantlingvaj prelegoj. Dum la ceteraj kunvenoj D-rino Julianna Farkas – inter aliaj programeroj – laŭtlegadis detalojn el la „Lernolibro pri oftalmologio” de la japana Profesoro D-ro Seiiĉi Kato. La tekston D-ro Lajos Molnár tradukis hungaren kaj klarigis por la aŭskultantaro. Por aktivigi la membraron depost tiu tempo ni komune laŭtlegadis kaj tradukis hungaren dum ĉiu kunveno, sisteme la ĉapitrojn de la bonega, popularscienca verko de Alberto Fernández: „Senĝenaj Dialogoj”. Partoprenante niajn programojn la ĉeestantoj povis akiri interesajn konojn, kaj samtempe ni ĉiuj povis alproprigi abundan, sciencan vorttrezoron.

Depost 1974 ni jam regule organizis solenajn, sciencajn prelegseriojn la unuan merkredon de ĉiu monato marto, memore al la datreveno de fondiĝo de nia Fakgrupo.

Ni partoprenis en la redaktado de la esperantlingva parto de plurlingva, „Sanitar-Ekonomia Vortaro” de la Organiza, Projekta kaj Informa Centro de la tiama, hungara Ministerio pri Sano. Dum ties redaktado ni ankoraŭ povis kunlabori kun Profesoro D-ro Kálmán Kalocsay.

Ekde la jaro 1975 ni regule kunlaboris kun Profesoro D-ro Ottó Haszpra en redaktado de la Sciencaj Komunikaĵoj, la bonega, scienca aldono de la revuo Budapeŝta Informilo. Ni ŝatus mencii la titolojn de kelkaj niaj artikoloj, tie aperintaj: - Novnaskitaĝa distresa sindromo (D-rino Ilona Bikszádi) – Ĉiutagaj taskoj de la distrikta infankuracisto (D-rino Éva Stancz) – Iom oftaj ekzantemaj malsanoj en la infanaĝo (D-ro Lajos Molnár) – Malsanoj de la konjunktivo (D-rino Julianna Farkas) – Pretigo kaj apliko de la infuziaj solvaĵoj (D-rino Flóriánné Czakó) – Historio kaj evoluo de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo (D-ro Lajos Molnár) – Prizorgado kaj rehabilitado de lernantinoj suferantaj je psikovegetativa malregulaĵo (D-rino Éva Stancz) – Malsanoj de la novnaskitoj aŭ novnaskitaĝaj aperaĵoj patologiaj (D-rino Ilona Bikszádi) – Pri la farmacihistorio en Hungario (S-ino Ida Palovits) – Eksperimentoj pri esperantlingvaj represaĵo-petokartoj (D-ro Lajos Molnár) – Preparoj de la Esperanta-Hungara Medicina Fakvortaro (F-ino Katalin Faragó) – Unuaj rezultoj de la sistema prizorgado kaj rehabilitado de mezlernejaj lernantinoj, suferantaj je psikovegetativa malregulaĵo (D-rino Éva Stancz kaj aliaj) – La kario de la dentoj: amasmalsano de la homaro (D-rino Istvánné Gajzágó) – Kelkaj epidemiologiaj specifecoj de salmonelo-infektoj, propagiĝantaj de homo al homo inter hospitalaj kondiĉoj (D-ro Lajos Molnár kaj aliaj) – La ekzameno de vidokampo kaj ĝia signifo por frua diagnozo de tumoro de hipofizo (S-ino Lajosné Paranai) – Malsanoj de la dentalveoloj, paraodontopatio (D-rino Istvánné Gajzágó kaj D-rino Margit Szigethy) – Pri la nikotino (F-ino Mária Balogh) – Atopiaj malsanoj en infanaĝo (D-rino Ilona Bikszádi) – Pensoj pri la tempo kaj pri la vorto (S-ino Lajosné Paranai) – Terapeŭtikaj komunumoj kaj la rolo de psikologoj en infansanitara centro (D-rino Györgyi Körmendy) – Malutiloj de la fumado en la buŝkavo (D-rino Istvánné Gajzágó kaj D-rino Margit Szigethy) – Okuldifektoj ĉe publikvojaj akcidentoj (D-rino Judit B. Sármány) – Kiel la bestkuracista laboro faras servon al la homa sano kaj bonstato ? (D-ro Miklós Fehér) – Operacia solvo de la enkarniĝinta ungo (D-rino Ildikó Boér) – Ni preventu la malsaniĝon de la vidkapablo helpe de sanitara edukado (D-rino Judit B. Sármány) – Sur kvar paĝoj pri la brucelozo (D-ro Miklós Fehér) – Okupiga terapio en la infanhospitalo (D-rino Györgyi Körmendy).

Samtempe ni aperigis plurajn, hungarlingvajn artikolojn en revuoj kaj gazetoj pri la valoro kaj estonto de Esperanto.

En 1976 aperis nia scienca artikolo „Varicelo de infanoj kuracitaj per kortikosteroidoj kaj imunsubpremantaj medikamentoj” en la Medicina Internacia Revuo. La artikolo gajnis la belegan, arĝentan memormedalon de la UMEA Shinoda-Premio.

Post plurjaraj eksperimentoj en 1977 ni pruvis, ke niaj unulingvaj, esperantaj represaĵo-petokartoj estas samvaloraj, kiel la tradiciaj, du- aŭ trilingvaj petokartoj.

En la sama jaro ni partoprenis la 1-an Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon (IMEK) en Krakovo. Okaze de la 1-a IMEK ni povis interkonatiĝi kun S-ro D-ro Włodzimierz Opoka, kiu tiutempe estis juna, universitata studento. Li estis la ĉefa motoro de la konferenco, kaj ni akiris belegajn memorojn pri Krakovo kaj Pollando. Fine de la 1-a IMEK kvar hungaraj medicinistoj ricevis de la Rektoro de Krakova Medicina Akademio la memormedalon „Nikolao Kopernik”.

Je iniciato de S-ro Miklós Láng, teknika redaktoro de la hungara revuo Gyógyszerészet (tio estas Farmacio) en 1978 ni komencis sisteme esperantigi la resumojn de la sciencaj artikoloj tie aperantaj. Helpe de S-ino Istvánné Jenővári, la tiama redaktorino de la semajnrevuo Orvosegyetem (tio estas Medicina Universitato) en la sama jaro ni komencis prezenti Esperanton por la studentoj de la Budapeŝta Medicina Universitato Semmelweis. D-rino Judit Boros (kiu estis tiutempe medicina studentino) verkis plurajn, bonegajn artikolojn por la revuo. Foje ŝi interpretis hungaren la esperantlingvan, universitatan prelegon de nederlanda profesoro pri nukleaj medicinaj aparatoj.

Somere de 1979 okazis en Hódmezővásárhely la 2-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco. S-ino Katalin Faragó, bibliotekistino de la Urba Hospitalo, brile organizis la Konferencon, kiun partoprenis 150 kuracistoj, apotekistoj, flegistinoj kaj veterinaroj el 8 landoj de Eŭropo. La partoprenantoj povis aŭskulti 35 esperantlingvajn, sciencajn, popularsciencajn prelegojn. Nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo kunordigis la prelegserion. (Ni ŝatus nepre mencii, ke la 1982-a numero de la Sciencaj Komunikaĵoj aperigis la resumojn de ĉiuj prelegoj.) Fine de la grandsukcesa Konferenco la partoprenantoj decidis, ke en ĉiu dua jaro la komunumo de UMEA organizos IMEK-ojn, ĉiam en alia lando.

En la jaro 1980 ni fondis la Memormedalon Zamenhof de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. Ĝis nun 26 eminentaj, poresperantaj agantoj – grandparte membroj de nia Fakgrupo – ricevis tiun ĉi memormedalon kreitan de S-ro Sándor Jószai, belartisto laboranta en Hódmezővásárhely.

Komence de la 80-aj jaroj S-ino Józsefné Farkas-Tatár gvidis grandsukcesan Esperanto-lingvokurson por medicinistoj en la Ministerio pri Sano.

Inter la jaroj 1983 kaj 1985 kelkaj membroj de nia Fakgrupo – inter ili D-ro Miklós Fehér, D-ro Balázs Szemők kaj D-ro Lajos Molnár – kolektis la anatomiajn, farmaciajn, medicinajn, veterinariajn, stomatologiajn kaj dentoteknikajn fakesprimojn por la pretiĝanta, Hungara-Esperanta Meza Vortaro.

Inter la jaroj 1983 kaj 1995 nia Fakgrupo komencis sian „migradon”, kaj aranĝis siajn monatajn kunvenojn en la Sidejo de la Sindikato de Sanitaraj Laboruloj, poste en la Ministerio pri Sano, en la Budapeŝta Junulara Esperanto-klubo en la strato Péterfy, en la mondfama, privata Esperanto-biblioteko de S-ro Károly Fajszi kaj en la Nacia Fremdlingva Biblioteko.

En oktobro de 1988 mortis nia kara, bonkora kaj bonhumora prezidantino, D-rino Istvánné Gajzágó, kaj post ŝia morto D-ro Péter Denke fariĝis la sekretario, D-ro Lajos Molnár elektiĝis kiel prezidanto kaj D-rino Julianna Farkas prizorgas la mon-aferojn, kiel kasistino.

La reĝimo-interŝanĝo (en la jaroj 1989-1990) ne tro favoris la Esperanto-movadojn de niaj post-socialismaj landoj. Pluraj, budapeŝtaj Esperanto-kluboj disfalis, kaj restis nur du kluboj, kiuj ankaŭ nun (en la jaro 2009) kunvenas: la Budapeŝta Centra Klubo gvidata de S-ino Józsefné Farkas-Tatár kaj nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.

En 1993 D-ro István Hegyi eminente organizis en urbo Veszprém la 9-an Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon.

Ekde la jaro 1995 la regulaj, monataj kunvenoj de nia Fakgrupo okazas „en familia rondo”, tio estas en nia hejmo.

En tiu ĉi treege malfacila periodo aliĝis al nia Fakgrupo S-ro János Sárközi, fizikisto, eminenta esperantisto kaj arttradukisto, kiu ĝis sia morto riĉigis niajn programojn. Li tradukis esperanten la gravan kaj tre utilan kajeron „Laborant-protektado antaŭ la ekrano”. La kajero – kies plurcent ekzemplerojn ni disdonis al niaj esperantistaj geamikoj – helpas gardi la sanon de komputistoj.

Samtempe S-inoj Kornélia Nagy kaj Klára Szabó fidele helpis nin teni en vivo la Fakgrupon. Ni ŝuldas profundan dankon al S-ro Thierry Salomon, kiu helpis nin en alproprigo de bazaj konoj de la uzado de nia unua komputilo, en la jaro 2000. Li pretigis ankaŭ la unuan retejon de nia grupo.

Por nia fidela, por-esperanta agado nia Fakgrupo en 2001, dum la zagreba Universala Kongreso kolektive ricevis la memormedalon de la UMEA Shinoda-Premio.

En 2002 ni verkis kaj eldonis – kune kun S-ro Oszkár Princz – hungarlingvan kajeron „Kaj ankoraŭ kial utilas por mi Esperanto?” por tiuj plurmil gejunuloj, kiuj metis ŝtate rekonitajn lingvoekzamenojn pri Esperanto.

Post la apero de la kajero ni konsekvence verkas kaj disdonas hungarlingvajn artikolojn popularigantajn la Internacian Lingvon. La titolo de nia hungarlingva kolektaĵo estas: „Por nia gepatra lingvo helpe de la pontolingvo Esperanto estas pli facile”. Jene ni citas la titolojn de kelkaj artikoloj el la kolektaĵo: - En la dudek kvara horo – Pli feliĉaj lingvolernantoj, pli sukcesaj lingvoinstruistoj – Propono pri la evoluigo de kapablo al lingvolernado – La multlingva Eŭropa Unio – Kiom kostas la lingvolernado? Eŭropa Unio bezonas komunan lingvon (resumo de prelegoj kaj artikoloj de Profesoro D-ro Ottó Haszpra, membro de la Hungara Scienca Akademio) – La esperantistoj kaj la asocioj defendantaj la naciajn lingvojn: natura simbiozo (prelego de Profesoro Charles Durand antaŭ la gotenburga Universala Kongreso) – Koncize pri Esperanto.

Kune kun Oszkár Princz, László Gados, Thierry Salomon, János Vida kaj D-ro Balázs Wacha ni partoprenis en la redaktado de la revueto Eŭropa Unio kaj la Lingva Demando. La revueto aperis 17-foje, ĝis la morto de Oszkár Princz.

Okaze de la aliĝo de Hungario al la Eŭropa Unio kune kun 17 kunlaborantoj en la jaroj 2003-2004 ni tradukis Esperanten la unuajn du ĉapitrojn de la Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio. D-ro Seán Ó Riain, irlanda eŭropunia diplomato, la prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio jam disdonis 800 ekzemplerojn de la angla-esperanta versio por la politikistoj de la Eŭropa Unio.

Ekde la jarmilo-ŝanĝo fortiĝis la kontaktoj de nia Fakgrupo kun Profesoro D-ro Endre Dudich, honora membro de UEA kaj Honora Prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Li tre aktive partoprenis en la esperantigo de la Konstitucia Traktato, kaj – kune kun nia brita amiko, S-ro David Curtis – pretigis plurajn anglajn tekstojn por ĝia angla-esperanta versio. Depost 2005 li regule prelegis dum niaj, monataj kunvenoj. Inter ili estis lia grandsukcesa prelegserio: - „Skizoj pri filozofoj-kuracistoj”. Li prelegis pri Jesuo Kristo, Mani, Al-Razi, Avicenna, Arnoldo de Villanova, Paracelso, Andreo Dudith, Nikolao Steno, Karl Jaspers, László Batthyány-Strattmann, Albert Schweitzer, Sankta Elizabeta, Patrino Tereza kaj fine ankaŭ pri Ernesto Rafael „Che” Guevara de la Serna.

Meze de la pasinta jardeko ni tradukis Esperanten la retejon pri la malkovraĵo de D-ro Gyula Kulcsár, „La Pasiva Antitumora Defenda Sistemo”. Dum la 2006-a Universala Kongreso en Firenze ni prelegis pri la malkovraĵo kaj disdonis 50 kompaktajn diskojn kun videofilmo pri prelego de D-ro Kulcsár. Por la videofilmo ni pretigis la esperantlingvan subtekston.

S-ro István Mészáros kontinue faras tre valoran laboron kadre de nia Fakgrupo. Li preparis la eldonojn de la hungara-esperanta kaj angla-esperanta versioj de la Konstitucia Traktato kaj aranĝis ankaŭ la esperantlingvan subtekston de la kompakta disko kun la prelego de D-ro Kulcsár pri la pasiva antitumora defenda sistemo. Li redaktas la eminentan, multflankan, plurlingvan retejon http://www.egalite.fw.hu <http://www.egalite.fw.hu/> , kie li publikigas kaj niajn artikolojn kaj la materialojn de la Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto (pli mallonge: Internacia Laborgrupo ALIE).

Konvinkiĝinte, ke nuntempe la junaj studentoj de medicino kaj la kuracistoj en Hungario apenaŭ okupiĝas pri Esperanto, por antaŭenigi la lernejan instruadon de la Internacia Lingvo, en majo de 2006 D-ro Lajos Molnár kaj D-rino Julianna Farkas fondis la menciitan Internacian Laborgrupon ALIE, kies laboron apogas du retejoj kaj aparta, interreta diskutlisto kun proksimume 200 partoprenantoj el 40 landoj. Ni kunlaboras kun D-rino Katalin Kováts, kiu redaktas la grandiozan, por-instruistan retejon http://www.edukado.net <http://www.edukado.net/> .

En la „Strategia laborplano” de nia Laborgrupo ni rekomendas la instruadon de Esperanto en la bazlernejoj, kiel unue lernendan, fremdan pontolingvon kaj kapablo-evoluigan lernobjekton; en mezlernejoj, skoltaj aŭ pioniraj taĉmentoj, junularaj organizaĵoj, kiel relative facile alproprigeblan ilon de la interkultura dialogo; en la universitatoj kaj altlernejoj, kiel „katalizan lingvon” al la alproprigo de la klasika, latina-greka, scienca vorttrezoro kaj al kreskigo de pli efika uzado de aliaj lingvoj. Fine de la jaro 2008 ni – kune kun D-rino Katalin Kováts – sukcese kolektis la adresarojn de bazgradaj, mezgradaj kaj triagradaj lernejoj, kiuj aktuale instruas Esperanton. Temas entute pri 107 lernejoj el 33 landoj.

En la lastaj jaroj D-rino Julianna Farkas kaj D-ro Lajos Molnár ofte partoprenas en „lingvaj ekskursoj” okazantaj en la Montaro Buda. Dum la ekskursoj ni regule popularigas Esperanton inter la partoprenantoj. Tiel ni interkonatiĝis kun S-ino Júlia Fülöp. Ŝi estas instruistino de la angla kaj franca lingvoj, kaj ŝi dum unumonata lernado alproprigis Esperanton kaj jam regule partoprenas la monatajn kunvenojn de nia Fakgrupo. La gvidanto de la ekskursoj estas S-ro Ádám Kiss, turistgvidanto kun ora insigno, kies patro, S-ro Antal Kiss estis antaŭ pli ol 80 jaroj fondinto kaj prezidanto de Esperanto-grupo en urbo Hódmezővásárhely.

En 3-a numero de la 2008-a jarkolekto de la hungarlingva Optika Magazino D-rino Julianna Farkas pledis por la internacia pontolingvo skizante la plej gravajn rekomendojn de la Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto.

La 4-an de marto 2009 ni solene festis la 40-an naskiĝtagon de nia Fakgrupo. S-ro András Lukács, la gvidanto de la nun 20-jara, medioprotekta Laborgrupo Aero parolis pri ilia aktiveco kaj pri siaj malnovaj kontaktoj kun Esperanto.

En la lastaj monatoj okazas la interreta Civitana Kunsultiĝo de la Eŭropa Unio. Kadre de tiu konsultiĝo D-rino Julianna Farkas kaj D-ro Ludoviko Molnár prezentis 4 proponojn por trakti la socian kaj ekonomian krizo-situacion en Hungario:

- La dommastrino/dommastro ĉef-okupiĝanta pri la familio havu la rajton uzi la titolon „familio-manaĝer(in)o, kaj tiu ĉi aktivado estu rekonita kiel servotempo.

- La tion bezonantaj personoj havu eblecon labori 4 horojn po tago.

- Okaze de sociala laboro en la familio havu rajton ricevi pagon pro flegado de parencoj ankaŭ la pensiiĝinta familiano.

- Ni proponis instrui la lingvon Esperanto en la bazgradaj lernejoj kiel la unue lernendan fremdan lingvon kaj kapabloevoluigan lernobjekton.

Ĝoje ni informiĝis, ke ĉiuj niaj proponoj troviĝas inter la unuaj 10 lokitoj de la hungaria Civitana Konsultiĝo.

Budapeŝt, la 31-an de marto, 2009.

___________________________

Retejoj: http://www.egalite.fw.hu <http://www.egalite.fw.hu/>

http://www.edukado.net <http://www.edukado.net/>

http://www.ipernity.com/home/45435

http://www.sano.inf.hu <http://www.sano.inf.hu/>

http://www.esperanto.net <http://www.esperanto.net/>

http://www.lernu.net <http://www.lernu.net/>

Diskutlisto: esperanto-en-lernejojn@googlegroups.com

Kontaktpersono:

D-ro Lajos Molnár ludov...@t-online.hu

No hay comentarios:

 
lernu!