lunes, 16 de marzo de 2009

[La Karavelo: 2204] FW: [esp-en-hung] Invito al Bulgario, Karlovo

Karaj Geamikoj!

Volonte ni plusendas la suban mesaghon.

Nia Budapeshta Medicina Esperanto-Fakgrupo jam ekde 1969 luktas por la
scienca aplikado de Esperanto.

Ankau ni havas belajn travivajhojn akiritajn en la sunbrila Bulgario.

(Hierau ni rimarkis, ke ankau en la bulgara retejo de la Konsultigho de
Europaj Civitanoj trovighas pri-esperanta propono. Ghi havas ghis nun entute
4 vochojn...)

Plej amike
Ludoviko kaj Julinjo

-----Original Message-----
From: Szilvasi Laszlo [mailto:szilvasi@eszperanto.hu]
Sent: Friday, March 13, 2009 10:50 PM
To: esp-en-hung@yahoogroups.com
Subject: [esp-en-hung] Invito al Bulgario, Karlovo

Versxajne ne nur mi, sed multaj hungaraj esperantistoj havas agrablajn
rememorojn pri iamaj bulgariaj vojagxoj...

Kun gxojo mi peras nun inviton denove al Bulgario, cxi foje al Karlovo, por
junio.

Kondicxojn kaj aligxadreson vi trovas en la mesagxo.

Szilvási


~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~
To: szilvasi@eszperanto.hu
Subject: Internacia Scienca Seminario - Karlovo 12-15.06.2009 - Bulgario
~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~

Al la aktivuloj
de la Internacia Esperanto-movado

Karaj Geamikoj,

Aldone mi sendas la unuan informilon por la Internacia seminario Apliko de
Esperanto en la faka kaj profesia agado (Karlovo 12-15.06.2009)

Organizantoj de la seminario estas Bulgara E-Asocio (BEA), AIS-Bulgario,
Internacia Universtato Karlovo kune kun la neesperantista sxtata organizo
Scienc-teknika Asocio en Bulgario.

Oficiala lingvo estos Esperanto sed laborlingvoj estos ankaux bulgara kaj la
lingvoj de la scienculoj kaj fakuloj el diversaj landoj, kiuj ne estas
esperantistoj, sed partoprenos la seminarion kaj dezirus per Esperanto fari
kontaktojn kun kolegoj-fakuloj. Jam aligxis famaj bulgaraj scienculoj,
universitataj profesoroj, kiuj ne estas esperantistoj kaj kies prelegojn ni
tradukos. Ili dezirus konatigxi kaj kunlabori kun kolegoj kaj samfakuloj en
diversaj landoj.

Ni same petas Vin, se eblas informi pri nia Seminario kaj inviti Viajn
kolegojn, kiuj dezirus partopreni kaj prelegi nacilingve. Vi povus koncize
traduki al Esperanto iliajn prelegojn kaj ankaux la diskutojn.Tiamaniere ili
povus
persone konatigxi kaj kunlabori kun bulgaraj kaj eksterlandaj kolegoj,
samfakuloj.

La cxefa celo de nia Seminario estas prezenti al la fakuloj tutmonde, ke
Esperanto estas ne nur lingvo por kontaktoj kaj kunlaboro inter
esperantistoj, sed la fakuloj-neesperantistoj partoprenonte nian Seminarion
povus mem kompreni kiamaniere Esperanto povus esti utila por iliaj
intertnaciaj fakaj kontaktoj. Por tio ni estos tre
dankaj al Vi, se Vi povus mem partopreni kaj ankaux inviti Viajn kolegojn.

Temoj de la prelegoj - diversaj sciencaj kaj fakaj prelegoj kunligitaj kun
profesia agado de la prelegonto. La prelegonto povas prezenti koncize sian
prelegon kaj poste estos diskutoj pri la temo. La plenan tekston de la
prelego ni publikigos post la seminario en prelegaro. Ni petas la
prelegontojn gxis 25.05.09. sendi al ni resumojn de la prelegoj, cxar ni
dezirus disdoni ilin al la partoprenontoj en la komenco de la Seminario.

Seminarejo -Internacia Universitato Karlovo. La solena Inauxguro estos en la
urbodomo.

Situo de Karlovo: Karlovo estas situanta en la centro de Bulgario kaj estas
facile atingebla de Plovdiv (60 km), Sofio (150 km), /Burgas, Varna, Ruse.
Prezoj de la biletoj gxis Sofio estas 4 euroj, gxis Plovdiv-2 euroj ;
Burgas, Varna, Ruse - 8 euroj. Por la aligxontoj ni sendos detalan horaron
de la vagonaroj kaj busoj. Ni atendos la
partoprenontojn en la stacidomo Karlovo kaj busstacio Karlovo.

Antaux - aux postseminaria ripozo: Por la dezirontoj ni povus organizi la
tranoktadon en Karlovo kaj cxe la maro tre malmultekoste - Karlovo (6 euroj)
cxe la maro (8-10 euroj). Por tiuj, kiuj dezirus ripozi en Karlovo (cxar
kiel mi jam menciis, gxi estas situanta en la centro de la lando) ni povas
organizi diversajn ekskursojn - al Plovdiv, Bacxkova monahejo, Gabrovo,
Trojan, Stara Zagora k.a. Por tiuj, kiuj sxatas ekskursi al la monto, povus
tion fari cxiutage, cxar Karlovo estas situanta en la centro de la
famekonata "Roza Valo" kaj en la piedo de la monto Stara Planina. En la
komenco de junio (06-07.06.2009) estos la tradicia Nacia festo de la Rozo en
Karlovo kaj tiuj, kiuj deziras, povus veni pli frue kaj ni certigos por ili
tranoktadon en nia studenta domo.

Tranoktado - en studenta domo, privataj domoj kaj hoteloj

Mangxado: libervole en la universitata bufedo aux proksimaj mangxejoj kaj
restoracioj. La nutrado en Bulgario estas tre malmultekosta. Ekzemple en la
Universitata bufedo Vi povus trinki kafon kaj teon por 0,3 euroj, bieron
0,6-0,8 euroj, mangxi sandvicxon - gxis 1 euro k.t.p. En la proksimaj
mangxejoj kaj familiaj restoracietoj Vi povus pagi por tag- kaj vespermangxo
entute gxis 8-10 euroj.

Aligxo - Ni petas la partoprenontojn sendi al ni la aligxilojn siatempe. La
aligxkotizoj estos pageblaj surloke kune kun la tranoktado, sed ni deziras
havi fruan informon kaj tiamaniere ni povus rezervi kaj garantii la
tranoktadon.

La aligxilojn Vi povas sendi rete al nia adreso:

leonov@rozabg.com


aux: Bulgario 4300 Karlovo p.k. 44. Internacia Seminario

Pli detalajn informojn Vi povus ricevi skribante al nia reta aux posxta
adreso kaj same telefonante al mi : +359 885056469

Karaj Geamikoj,

Kiel Vi jam komprenis, nia semirnario ne estos nur por esperantistoj - ni
dezirus prezenti al la oficialaj instancoj en nia lando kaj eksterlande, ke
Esperanto ne estas nur komuna lingvo por babilado, amuzo kaj kontaktoj inter
la esperantistoj, sed Esperanto povus esti kaj devas esti oficiala lingvo
por kontaktoj kaj kunlaboro en diversaj
sciencaj kaj profesiaj fakaj seminarioj. Per Via partopreno kaj partopreno
de Viaj geamikoj Vi kontribuos por la sukceso de nia unua provo en tiu
direkto.

Kun plej koraj salutoj, antauxdanko por Via helpo kaj atendante Vin en
Karlovo

restas nome de la Organiza komirtato

amike Via


Prof. Bojxidar Leonov
prezidanto de AIS-Bulgario
rektoro de IUK


----------------------


INTERNACIA SEMINARIO

- Apliko de Esperanto en la faka kaj profesia agado -

12-15.06.2009

Karlovo

Organizantoj: - B E A, AIS-Bulgario, Internacia Universitato Karlovo kune
kun la neespertantista sxtata organizo Scienc-teknika Asocio en Bulgario

Oficiala lingvo: Esperanto

Laborlingvoj: naciaj lingvoj de la partoprenontoj neesperantistoj

Temoj de la prelegoj: diversaj sciencaj kaj fakaj prelegoj kunligitaj kun la
profesia agado de la partoprenonto. La prelegontoj prezentas koncize sian
prelegon (gxis 30 min.) kaj poste estos diskutoj pri la temo. La plena
teksto de la prelego aperos en la Seminaria prelegaro.

Aligxo: Aligxkotizo - gxis 15.04.2009 - 10 /dek/ euroj; 16.04-25.05 - 15
/dekkvin/ euroj

La aligxkotizo estas pagebla surloke. La aligxontoj estas petataj nur sendi
la aligxilojn gxis la menciitaj limdatoj.

Kotizoj por unu tranokto: 6 euroj (en studenta domo), - 7 euroj en privataj
domoj, 15-30 euroj en hoteloj. La kotizoj por la tranoktado estas pageblaj
surloke.

Mangxado - libervole en la universitata bufedo kaj proksimaj mangxejoj.

Limdato por senditaj resumoj -25.05.2009.

Antaux -aux postseminaria ripozo en Karlovo kaj cxe la Nigra maro-dezirontoj
povus ripozi pagonte surloke malmultekostan tranoktadon.

Adreso por aligxo kaj informoj:

rete: leonov@rozabg.com,
aux
posxte: Bulgario, 4300 Karlovo p.k. 44, IUK
telefone :+359 885056469 - prof. Leonov

Provizora programo :

12.06- Alveno, Inauxguro, prelegoj

13.06 Prelegoj kaj diskutoj

14.06 Prelegoj, Fermo, Ekskurso

15 06 Forveturo

La aligxontoj ricevos pli detalan programon kaj informojn

A L I GX I L O

Nomo..

Adreso tel. ret-adreso..

Mi prelegos JES NE Temo de la prelego

Mi deziras tranokti en studenta domo / privata domo / hotelo

Mi deziras ripozi antaux /post la seminario JES NE

2009

No hay comentarios:

 
lernu!