sábado, 14 de marzo de 2009

Clay Magalhaes kaj interesaj arkivajxoj en PR

Karaj Radioamikoj,

Kvankam en nia aktuala programoferto mankas dume aktualaĵoj, tio estas
novaĵbultenoj kaj trarigardoj de la pola gazetaro, ni uzas la okazon
por ĉerpi abunde el la riĉa arkivo de la redakcio. Ni tiel memorigas
al la malnovaj kaj prezentas al la novaj aŭskultantoj multajn valorajn
programerojn, multajn interparolojn kaj sondokumentojn de la baldaŭ
(la 4-an de aprilo 2009) 50-jariĝonta Esperanto Redakcio de Pola
Radio.

1) Vendrede, la 13-an de marto 2009 i.a. ni memorigas interparolon de
Andrzej Pettyn kun Kresimir Barkovic i.a. pri la stato de laboroj pri
la eldonota nova PIV. La interparolo devenas el la 1999-a jaro.
En la elsendo ni prezentas ankaŭ – kun penso pri infanoj - la 2-an
parton de “Fabelo pri unu, kiu migris por ekkoni la timon” de Fratoj
Grimm en la traduko de Kazimierz Bein.
Aldonendas, ke ĉiumerkrede kaj ĉiuĵaŭde en nia programo aŭdiĝas en la
sama traduko fragmentoj de la romano “La Faraono” de Boleslaw Prus.

2) Sabate la 07-an de marto nia antaŭmikrofona gasto estas KKS, Clay
Magalhães. Kompreneble nia interparolo koncernas la jubilean
Universalan Kongreson de Esperanto en Bjalistoko.
Komence de la elsendo ni invitas reviziti interesan urbon en la
sud-orienta Pollando Zwierzyniec.

3) Dimanĉe ni daŭrigas la kontakton kun niaj geaŭskultantoj, i.a.
pere de interparoloj pri la aŭskultado de la varsoviaj E-elsendoj,
pri ilia rolo kiel la ĉiutaga lingvomedio ktp. Per pritrakto de iliaj
paperaj kaj elektronikaj mesaĝoj.

Ni daŭre kaj senpacience atendas la rimarkojn kaj opiniojn de niaj
geaŭskultantoj. Ĉu la elektitan nun ripetan programformulon vi trovas
interesa, kion vi ŝatus sugesti al ni kaj suflori? Viaj leteroj kaj
reagoj estas por ni, la redakcianoj, unusola pruvo, ke nia voĉo
atingas vin, ankaŭ nun; ke nia laboro ne estas vana.

Dankante pro la ĝisnunaj opiniesprimoj, la novajn ni aparte
senpacience atendas! Niaj adresoj:
esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia
paĝaro: http://www.polskieradio.pl/eo/
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al ni. Ni
disponigos koncernajn ligoadresojn.

Unuavice aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan
dankon!!
Aliĝu al la familio de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,
Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!