viernes, 20 de marzo de 2009

Kiel traduki "razões de embargo" al E-o

Estimataj:

Mi petas helpon de miaj s-anoj, precipe de la juristoj. Tradukante rakonton de
Machado de Assis, mi renkontis la frazon "Gonçalves redigia umas razões de
embargo". La karaktero Gonçalves estas advokato, do temas pri jura dokumento.

Kiom mi komprenas, "embargo", lau la Brazila jursistemo, estas instrumento per
kiu oni /baras/ la efektivigon de ago sankciita de pli malsupera jurinstanco.
Char temas pri ago kontraua al decido de jurinstanco, ghi fakte estas speco de
apelacio. Lau NPIV, "apelacii" signifas, jursence: "Alvoki al supera tribunalo
kontrau verdikto de pli malsupera instanco".

Fakte la portugala-esperanta vortaro de A.K.A.Costa uzas la fakvorton
"apelacio"
por esperantigi "embargo". Tamen al mi shajnas, ke "apelacio" ne sufichas, char
ghi estas tro ghenerala. (Ekzemple, advokato de akuzato kondamnita ce malsupera
jurinstanco rajtus apelacii al pli supera instanco por nuligi au modifi la
verdikton. Tiu chi speco de apelacio, lau mia kompreno, ne estus la brazila
"embargo".)

Tial mi prove tradukis la vorton "embargo" al "barapelacio". Sekve, la supran
frazon mi tradukis al "Gonçalves redaktadis iujn argumentojn por barapelacio".

Chu mi pravas? Chu tiu traduko estus komprenebla por alilandanoj? Rimarku, ke
malsamaj landoj ne malofte uzas malsamajn jurinstrumentojn.

Anticipan dankon.

--
Francisco S. Wechsler

No hay comentarios:

 
lernu!