domingo, 1 de marzo de 2009

Pli Vastaj Horizontoj - Internacia Skoltado - Horizontes Más Amplios - TRILINGVA

English version attached
Versión en español adjunta
-----------------------------
Eŭropa skoltestro diris antaŭ ne tre longe: “La lernejoj kaj aliaj grupoj,
nune instruas la samajn instruitaĵojn por la junularo, kiujn antaŭ ĝi nure
povus ricevi de la skolta movado. La nuna problemo, estas nur nia, kaj ĝi
estas la trejnigo kaj utilibleco de frata, monda kaj aktiva komprenemo“.
Plejparte li pravis, ĉar same kiel la mondo kaj la socio evoluiĝis, ankaŭ tiel devas
okazi kun skoltismo.
Kiam Lordo Baden-Powell fondis skoltismon, li estis la unua kiu instruis “
ekster la lernejo”. La granda graveco de tio ĉi oni nur komprenis poste. La
bazaj principoj de skoltismo estas senŝanĝaj kaj universalaj. Ni ĉiam estos
fidelaj al ili.
Tamen, por sukcesi akiri nian celon, Skoltismo devas esti moderna kaj taŭga.
Ĝi devas respondi al la necesoj kaj esperoj de la nuna socio kaj junularo.
En la tuta mondo, skoltismo preparas kaj perfektigas siajn programojn el la
plej malsamaj formoj, laŭ la socioj. Tio ĉi okazas pro la neceso de adaptiĝo
de la universalaj principoj al la realo en kiu la junularo vivas.
En ĉi tiu dueco, firmeco kaj solideco je idealoj, kaj fleksebleco en ilia
praktika aplikado, havas skoltismo sian forton, dinamikon kaj grandegan
valoron.
Tiu ĉi ”komputila erao“ kreis pli internacian junularon. Ili scias pli pri
la mondo. Ili havas interesojn ĝeneralajn. Ili havas fortan deziron renkontiĝ
i, kaj koni siajn egaluloj. Skoltismo havas bonegan etoson, per kiu
geskoltoj el la tuta mondo povas kunveni. Skoltismo permesas interŝanĝi spertojn kaj
ideojn, konstrui amikecon kaj komprenemon.
Tamen, nova fluo de ideoj estas necesa por enkonduki la mondan gefrataron en
la ĉiutagan vivon de la membraro. En la jaro 1957 naskiĝis “Jamboree on the
air” (JOTA) [Aer-Ĵamboreo] por unuigi geskoltojn de la mondo, per
radioamator-aparatoj.
Same, kiam dum 1975 oni komprenis, ke preskaŭ 99% el niaj membroj ne povas
partopreni en “Mondaj Ĵamboreoj”, oni kreis la ”Ĝemelajn Ĵamboreojn“ kaj la
”Join in Jamboree“. Tiel pli ol 2 milionoj de geskoltoj povis partopreni en
la frateca spirito de la "Ĵamboreo" per samtempaj aŭ kunaj aktivecoj al tiu
evento.
Por la plejmulto kiu ankoraŭ ne havas la ŝancon interŝanĝi salutojn kun
siaj eksterlandaj geamikoj, korespondado kaj poŝtaj interŝanĝoj estas tre
praktikaj kaj sukcesplenaj. Multaj aĵoj estas interŝanĝeblaj, kiuj povas vigligi
la geskoltan frataron malgraŭ la distancoj.
Same, ĉi tiuj kontaktoj povas revalorigi kontribuon en la vivo de geskoltoj.
En la Kunfratiĝa Programo, kunlabore de komunaj projektoj, donos al la
geskoltoj senson de vera frateco. La grupoj povas kunlabori inter si, la regionoj
kun regionoj, nacioj kun nacioj, ktp.
Multaj el niaj amikoj estas alvokitaj por konstrui sian landon. Helpitaj far
siaj geamikoj ili konstruas pontojn, lernejojn, ŝoseojn; modernigas centrojn
de agrokulturo, kreas kooperativojn de profesionuloj kaj haltigas la
dezerton proksiman. Ĉi tiuj ekzemploj, nur estas kelkaj el la kazoj pri kiuj inter
membroj de la movado povas fari per kunlaboro.
Tiel, kiel ilo por krei ĉi tiun kunlaboradon, ni donas la bonvenon al la
iniciatemo de Skolta Esperanto-Ligo pro la eldono de “Pli vastaj horizontoj en
interncia skoltismo”, preparita de skoltestroj de nia movado kun multaj
internaciaj spertoj. La broŝuro enhavas multajn teknikajn informojn, kiuj donos al
vi internaciajn konsilojn kaj spertojn.
Ni dezirus ke ĉiu estro, skoltino kaj skolto, akceptus la taskon zorgi ĉiun
skolton kaj skoltinon, almenaŭ unu foje jare minimume, havus la ŝancon
senti sin kiel membro de familio tutmonda. Ni asekuras al vi ke vi trovos tre
bonajn ideojn kaj konsilojn en ĉi broŝuro. Skoltismo igas kreski la amon je la
servo de la socio kaj de la socia disvolvo. Kiom pli da membroj interkomunikiĝ
os, despli ili scios pri la aktivecoj kaj problemoj de ili mem, kaj multe
pli bone ili povos krei socion, de kiu ni atendas ke iutage igos feliĉa al la
tuta homaro.
Sinjoro Lazlo Nagy,
kiam Ĝenerala Sekretario de la _Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM)_
(http://www.scout.org/front/index.shtml)

clip_image001.gif
2K View Download

Wider Horizons.pdf
1897K View Download

No hay comentarios:

 
lernu!