viernes, 27 de marzo de 2009

Pri la iniciato de Renata Ventura kadre de Change.org

ludov...@t-online.hu_ (mailto:ludov...@t-online.hu) writes:

Karaj Geamikoj!

Lau nia opinio la suba iniciato de Renata Ventura, kadre de la Organizajho
Change.org havas movadhistorian signifon.

Se ankau Vi - kiel konataj por-esperantaj agantoj, havantaj grandan
reputacion antau la esperantista publiko - alighus, la iniciato povus pli rapide
disvastighi.

Se chiu el inter Vi invitus po 10 geamikojn, tio signifus 100 novajn
membrojn. Ju pli multajn membrojn havas la iniciato, des pli multajn homojn ni povos
informi pri la ekzisto de Esperanto.

Hierau ni ricevis (jam parte esperantlingvan!) blogon de juna, usona virino,
kiu kune kun sia filo entuziasme lernas Esperanton - ekde 12 tagoj!!!

Oni povas informighi pri la iniciato chi tie:

_http://www.education.change.org/actions/view/study_esperanto_10_minut...
_and_become_a_world_citizen_
(http://www.education.change.org/actions/view/study_esperanto_10_minut...)

Ni proponas alighi al la iniciato per klako al la surskribo "Sign this pled
ge".

Plej amike kaj dankeme

Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

Membroj de la 40-jara Budapeshta Medicina Esperanto-Fakgrupo

No hay comentarios:

 
lernu!