jueves, 29 de octubre de 2009

"Esperanto em 30 horas" en aliaj lingvoj krom la portugala

Karaj amikoj:

Lastan vendredon la presejo liveris al mi 100 ekzemplerojn de
la libro "Esperanto em 30 horas".
Post vendado kaj donacado, LK nur havas duonon da ili.
Ĝi jam haveblas en la libroservo de Portugala Esperanto-Asocio
kaj en grupeto de novaj esperantistoj, kiu naskiĝis en la portugalia urbo
"Figueira da Foz". Espereble baldaŭ ĝi aperos en aliaj libroservoj.

La unuaj impresoj estas tre favoraj al la libro,
sed vi mem juĝu ĝin, kiam vi ĝin vidos kaj legos.

Ĝi estas samdimensia kiel la libro de Luiza Carol
("Rakontoj por ĉiuj aĝoj", la unua libroeldono de LK)
sed ĝi havas preskaŭ la duoblon da paĝoj, precize 300 paĝojn.
Ĝia kosto estas 25€ (dudek kvin eŭroj).
Ĝi estas ilustrita, kaj ĝi konsistigas kompletan metodon
de esperanto-lernado por portugallingvanoj,
kun 25 lecionoj, Gramatika Gvidilo, Du vortaretoj Port-Esp-Port,
Aneksaĵoj kaj klarigaj tekstoj pri esperanto en la portugala lingvo.

Estus interese aperigi la saman libron en aliaj etnaj lingvoj.
Por tio, la tradukisto nepre devas perfekte regi esperanton
kaj sian denaskan lingvon en nivelo de klereco, kaj li devas
trovi reviziiston kiu scipovu la etnan lingvon en la sama altgrada nivelo.
Kompreneble, la reviziisto devos kunlabori kun la editisto
por disvastigo kaj vendado de la libro en sia lando kaj en la
landoj kie oni parolas la saman etnan lingvon.

LK do akceptas kandidatojn por tia laboro.
La pago estos farata per libroj.
Oni povos paroli pri mona makleraĵo,
se la vendado estos granda.

Kandidatiĝu nur homoj, kiuj elkore komprenas
kaj amas la LK-laboron.
Amo estas esenca por lumigi la racion ;) .

Amike,

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesan...@gmail.com
lakarav...@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!