lunes, 19 de octubre de 2009

[La Karavelo: 3721] Re: [La Karavelo: ] Limigita lingva libero en Esperanto

Kara Ĝoano, vi absolute troigas. Mi nur diris mian opinion
kaj eldiris mian rekomendon. Ĉu mi ne rajtas fari tion? Dum nia konateco
vi eldiris centfoje pli da opinioj kaj rekomendoj, kaj mi ne mallaŭdis vin.
Malvarmiĝu, kiel diras la juna generacio. Por esti tute klara, mi ekzakte
montros kion mi diris en mia sube citita mesaĝo:

>> Kurt : > Por empatio ne oficiale ekzistas termino en nia lingvo.<

>>Tomaž: >Male! Ni ja vidis, ke ekzistas eĉ pluraj, teorie sennombraj
>>vortoj:
>> kunsent(ad)o,enviviĝ(ad)o, kunsufer(ad)o... Ĉiuj tiaj jam
>> EKUZITAJ kaj iam ajn EKUZOTAJ laŭfundamente formitaj vortoj estas
>> egale OFICIALAJ kiel la vortoj oficialigitaj de la Akademio de Esperanto.

En tiu ĉi parto mi n u r senkomente klarigis, ke ekzistas vortoj ... kaj
ke ili
estas oficialaj.

En la dua, pli ampleksa parto, mi diris:
>> La Fundamento (kaj la aktoj de la Lingva Komitato kaj de la
>> Akademio de Esperanto) ne enhavas nur konkretajn regulojn kaj
>> rekomendojn. Ĝi enhavas ankaŭ lingvajn principojn. Kaj unu el ili
>> estas, ke Esperanto estas principe libera lingvo, kio signifas, ke
>> ĝiaj uzantoj estas liberaj en ties uzo (principe liberaj, do nur se
>> la aliaj iuokaze pli gravaj principoj kaj la konkretaj fundamentaj aŭ
>> akademiaj reguloj ne superregas la principon de libereco). En nia
>> okazo la principo de lingva libereco kaj la 15-a regulo de la
>> Fundamenta gramatiko kune kolizias kontraŭ la principo
>> de neceso kaj sufiĉo. Oni povus longege diskuti kaj disputi pri tio,
>> kiu el la principoj/reguloj aplikitu ĉiokaze. Mi volas maluzi nek vian
>> nek
>> mian tempon per io tia. Tial mallonge: La principo de neceso kaj
>> sufiĉo estas ŭnu el la plej gravaj por ĉiu internacia lingvo. Mi opinias,
>> ke
>> ĉiokaze superregas la principo de neceso kaj sufiĉo. Do laŭe, la fremdan
>> (internacian) vorton "empatio" mi ne rekomendus uzi, ĉar ni ja havas
>> egalvaloran kaj pli kompreneblan vorton "kunsent(ad)o". Plie, mi
>> rekomendus al la AdE influi ILEI, ke tiu (kaj aliaj tiaj) vortoj ne estu
>> instruitaj en la baza kaj meza kursoj de Esperanto. Kaj plie, por
>> fakula uzo, terminologie kompetentaj Esperanto-uzantaj psikologoj
>> diros la lastan vorton (mi ne volas antaŭdiri la rezulton de ilia
>> rezonado,
>> sed ankaŭ ili devos pesi la tri suprajn principojn/regulojn kaj aliajn
>> pure
>> terminologiajn principojn - ekzemple tiun de sistemeco).

Per tiuj ĉi vortoj mi atakis neniun aliopiniulon, mi nur analizis lingvan
situacion. Mi unue eliris el principa lingva libero kaj poste k o n s t a t
i s
la ekzistantajn limigojn de tiu libero. Mi konstatis ilin, mi ne ordonis aŭ
malpermesis ion ajn al iu ajn, por io tia mi ja ne estas rajtigita.
Kaj mi r e k o m e n d i s , ne ordonis, al la legantoj, ke ili ne uzu la
vorton
empatio, ĉar ekzistas aliaj skemismaj vortoj, kaj, pli specife, r e k o m e
n d i s
al AdE influi ILEI, ke tiu (kaj aliaj tiaj) vortoj ne estu instruitaj en la
baza kaj
meza kursoj de Esperanto. Kaj laste mi kiel kvalifikita terminologo
a n t a ŭ v i d i s la farendaĵojn de terminologoj ĉiokaze.

Se vi analizos miajn diraĵojn, vi vidos, ke mi diris nenion novan, mi nur
aplikis
la ĝeneralan principon de limigita libereco (kiu validas por ĉiuj liberecoj
en la
mondo) al nia lingva situacio. Kio malĝustas ĉi tie? Ĉiu sciigita homa
konstato
de faktoj nepre ĝenas certajn homojn. Sed tio ne signifas, ke ili estas
devigitaj
respekti tiajn konstatojn, ili estas ja liberaj en iliaj agoj - niaokaze tio
signifas, ke
ili gaje tute libere plue esperantumados, kio estas en si mem bonega, tre
laŭdinda afero. Sed atentu, ĉi tie estas kaptilo."Gaje kaj tute libere" ne
havas
nur la agrablan flankon. La neagrabla estas, ke nelimigita libereco supozas
ankaŭ liberecon de ĉia celo. A n k a ŭ d e s i a p r o p r a . Kion ni
ricevas:
sencelajn esperantumantojn. Ĉu ili utilas al la ideo de Esperanto kiel ĉies
dua
lingvo? Certe - ĉar ili uzas kaj vole aŭ nevole disvastigas Esperanton. Ĉu
ili
malutilas? Certe - ĉar ili per obstina troa lingva libereco malrapide kaj
certe
malbonigas Esperanton kiel INTERNACIAN LINGVON, ŝanĝante ĝin al ordinara
denaskula, t.e. nacia lingvo.

Nun diru, kara Ĝoano, per kio konkrete mi en miaj supraj diraĵoj "malfermas
la buŝon de homo", malpermesas " vian uzon de la vorto empatio", instigis
Akademion "fermi vian buŝon" ktp. ? Mi havas impreson, ke denove temas
pri malnova fenomeno, kiun en la slovena lingvo ni esprimas jene:
TRETU SUR IES KALON, KAJ LI EKKRIAĈEGOS!

(Pretere, Ĝoano, al mi tre plaĉas via odo al libereco en via mesaĝo de la
17-a de oktobro kun la slogano "Alkutimiĝu al libereco". Estas multaj
interesaj
ekstremaĵoj en ĝi, kiuj absolute pensigas kaj konsiderendas, ĉar ili estas
malfalse homaj. Ĝi bonege priskribas senliman liberon. La vivo, bedaŭrinde,
ne allasas ĝin. Ĉiu libero estas limigita, se ni tion ŝatas aŭ ne ŝatas.
Tial mi
anstataŭigus vian sloganon per: "Alkutimiĝu al limigita libereco". Sed via
slogano estas valorega por aliaj homaj situacioj, kiam homoj pro malsamaj
kialoj ne kapablas eluzi la disponeblan liberon. Unu el tiaj situacioj estas
la
situacio, kiam homoj dum longa tempo vivis en maldemokratia (ekzemple
socialisma) ŝtato, en kiu estis malpermesita ĉio, kio ne estis eksplicite
leĝe
permesita, kaj nun, en reformita, demokratia ŝtato, en kiu estas permesita
ĉio, kio ne estas eksplicite leĝe malpermesita, ili ankoraŭ sufiĉe longe
ne kapablas ĝui la liberon, kiun ili havas.

Amike
Tomaso

PS: Ĝoano: >Kara Tomaz <
Antaŭ unu jaro ni dum agrablaj perretaj diskutoj konstatis, ke via
nomo estu Ĝoano, kaj mia Tomaĵ aŭ Tomaso. Vi certe forgesis.

No hay comentarios:

 
lernu!