lunes, 12 de octubre de 2009

[La Karavelo: 3619] Re: [[Esperanto Rio 2016]]] Re: Dankon

Jam kelkaj esperantistoj havis tiun sperton,
kaj multaj, kiel mi, estas konvinkitaj,
ke esperanto havas grandan propedeŭtikan valoron.
Kaj jes, vi pravas, ke okazis eksperimento
en Padernborn (ĉu la nomo estas korekta?)
pri la propedeŭtika valoro de esperanto.

Kompreneble, la pseŭdosciencistoj tuj asertos:
- Kie!? Kie estas la sciencaj pruvoj pri tio?
Sed mi demandas, ĉu estas sciencaj pruvoj,
ke tiom da lernhoroj estas bonaj por la junuloj
de la tuta mondo.
Nu, mi nur intencas diri, ke se oni atendos la sciencajn studojn
por vivi, por agi kaj eĉ por kredi pri io,
ni mortos ne vivintaj.

Ĉu esperanto havas sciencan valoron?
- Kie estas la sciencaj studoj?
Ĉu esperanto havas propedeŭtikan valoron?
- Kie estas la sciencaj studoj?
Ĉu esperanto estas solvo por la tutmonda
interkompreniĝo?
- Kie estas la sciencaj studoj?

Nu, mi ne havas la sciencon,
ĉu amori estas saniga. Tamen, eĉ se la studoj
diros la malon, mi plu amoros. ;)

Oni atentu pri la jeno:
La fakto, ke esperanto esta facila lingvo,
pensigis kelkajn, ke iu ajn povas
instrui ĝin plensukcese.
Tio, jes!, estas granda eraro!
Multaj memlernis esperanton,
aliaj kun apenaŭaj helpoj de aliaj esperantistoj,
sed se oni fakte volas lernrezultojn,
lasu la instruadon de esperanto
kun tre kapablaj esperantistoj,
kiuj havu diplomon pri instruado de lingvoj.
Kompreneble, bonintenca instruanto
povas ekhavi bonajn rezultojn,
kaj kelkaj lingvoinstruistoj estas fakte mallertaj.
Tamen, oni ne tro reletivigu ĉion.
Preferinde, instruistoj instruu.
Se oni komparas la lernsukceson en esperanto
kaj en fremda lingvo, oni devas garantii
similajn kondiĉojn en ambaŭ klasoj:
unu el tiuj kondiĉoj estas, ke la instruistoj
estu profesiaj.

Amike,

Ĝoano



Renata Ventura wrote:
> Ne?cxu oni ne faris diversajn sciencajn sercxojn pri tio? Pri la
> propedeuxtiko de Esperanto? Cxu la infanoj ne lernis pli rapide kaj multe
> pli bone la anglan poste la lernado de Esperanton?
>
> En Germanio oni ne faris tiun sercxon?
>
>
> 2009/10/12 Renato Corsetti <renato.corsetti@gmail.com>
>
>
>> Renata:
>>
>> Estas praktika sugesto, por praktika urbestro.
>>
>> Bone, sed ne promesu tro da faciligoj, ĉar ili poste ne ekzistos.
>>
>> Amike
>>
>> Renato
>>
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!