domingo, 4 de octubre de 2009

[esperanto-en-andaluzio:250] Esperanto en Okcidenta Saharo

Estimataj,

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kunlabore kun UJSARIO (Junulara Sekcio de Fronto Polisario -reprezentanto de la popolo de Okcidenta Saharo okupita de Maroko) helpas la ekdisvastigon de la internacia lingvo esperanto en la rifuĝintaj kampadejoj de la saharaj zonoj ne kontrolitaj de Maroko kaj apudaj zonoj en Alĝerio. UJSARIO jam aperigas informon pri ĉi tiu organizo en esperanto, kune kun la araba, hispana, angla kaj franca lingvoj. Andaluzia Esperanto-Unuiĝo altiris la atenton de altranga membro de UJSARIO kiu eklernas esperanton. Ni havigas al UJSARIO dekon da libro-metodoj kaj vortaroj en la araba lingvo por provizi la kulturajn centrojn de la kampadejoj per tiuj esperanto-lerniloj. La TTT-paĝo de UJSARIO, kie jam aperas informoj en esperanto, estas:

www.ujsario.org kaj la adreso de la naskiĝanta movado en Okcidenta Saharo estas www.sahara-esperanto.ueuo.com

Alie, en AEU oni ricevis invitilon por ĉeesti la kongreson de UJSARIO en Ausserd (sude de Okcidenta Saharo) de la 5-a ĝis la 7-a de decembro. Neniu membro de AEU povos ĉeesti, pro tio mi sciigas al ĉiuj interesitoj, ke la E-movado estas invitita ĉeesti tiun kongreson, se iu deziras ĉeesti ĝin bv. kontakti kun Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.

Amike,

José María Rodríguez Hernández

Voĉdonanto pri propagando de esperanto

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo

Kordovo

No hay comentarios:

 
lernu!