viernes, 23 de octubre de 2009

Pola Radio, letero je 22 Oktobro

Karaj Geaŭskultantoj,

Jen la aktuala programenhavo de niaj E-lingvaj programoj elŝuteblaj kaj
aŭdeblaj pere de la adreso: http://www.polskieradio.pl/eo

En la programo de la semajno inter la 19-23.10.2009 ni prezentas:

19.10.09 – Nia lunda magazino estas dediĉita al la etna grupo Kaŝuboj,
loĝanta en la norda parto de Pollando. La kaŝuba lingvo estas rekonita kiel
la unusola regiona lingvo en nia lando. I.a. ni informas pri la eblecoj ĝin
lerni ekde la antaŭlerneja aĝo ĝis la universitata nivelo.

20.10.09 – La nunsemajnan "Trarigardon de la E-Gazetaro" ni inaŭguras per la
reta periodaĵo el Aŭstralio "Mirmekobo" havebla per peto ĉe la adreso:
mirmekobo-heliko-mac.com Krome ni enrigardas la oktobran numeron de
"Esperanto" kaj atenton donas al la septembra numero de "Femina".

21.10.09 - Daŭrigante la ciklon de renkontiĝoj kun la klasika E-literaturo
nunsemajne ni prezentas la jam 55-an fragmenton de "La Faraono" de Boleslaw
Prus en la E-traduko de Kazimierz Bein.

22.10.09 – Kiel ni jam informis en niaj E-elsendoj Germain Pirlot ĝisdatigas
informojn pri la E-kursoj instruataj universitatnivele. Nunjare al la listo
de la altlernejoj aldoniĝis la universitato de Mulhouse en la franca Alzaco.
Pri tiu kurso ni interparolas kun la lekcianta en ĝi Edmond Ludwig.

23.10.09 – Ankaŭ nunsemajne inter diversaj temoj de nia tradicia
"Leterkesto" daŭras opininterŝanĝo pri la loko kaj formo de E-literaturo en
nia nuna programo.

Karaj Geamikoj, ni senŝange memorigas, ke grandparte de la reagoj kaj
opinioj de niaj geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj
de Pola Radio. Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venas. Ni atendas laŭvicajn.
Anticipan dankon!

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t. Tiu peto
aparte gravas en situacio, kiam la rimedoj por la programprodukto estis
grave limigitaj.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!