jueves, 15 de octubre de 2009

Zamenhofa Tago

Saluton karaj,

Kiel dum la pasintaj jaroj, mi pretas organizi la bankedon por la ZT en la sama loko kiel kutime, en Vallecas (krom se estas alia propono kaj alia pretas okupiĝi). Mi opinias, ke ĉi jare la momento estas tre speciala, ĉar temas pri la 150 jarreveno de la naskiĝo de Zamenhof. Ni pripensas eventualajn aranĝojn por aldoni al la bankedo, sed kiel kutime, necesas kiel eble plej frue scii kiu intencas partopreni.
Do, bv. anonci al mi vian partoprenon, kaj ankaŭ ĉu vi preferas manĝi vegetare.

Amike,

Pedro

--
Pedro A. Hernández Úbeda
c/Candilejas, 26 1º izda
28018 Madrido (Hispanio)
Telefono: (+34) 912234853
Faksilo: (+34) 912234864
Postelefono: (+34) 622126416
Skajpo: pedroesperanto
Ipernity: www.ipernity.com/home/pedroesperanto


Esperanto, lingvo internacia!
www.esperanto.net

No hay comentarios:

 
lernu!