lunes, 19 de octubre de 2009

Deklaro pri internacia komunikado

Deklaro pri internacia komunikado


Ni, la subskribintoj:


1. Tre ĝojas pri tio, ke estas pli kaj pli da internacia komunikado en la mondo;


2. Konsilas uzi, en formala internacia komunikado, interpretadon kaj tradukadon ĉiam kiam tio estas bezonata kaj finance ebla;


3. Opinias ke tre gravas subteni multlingvismon kaj lingvan diversecon, ekzemple per protektado de minoritataj lingvoj;


4. Pensas, ke sistemo por internacia komunikado kiu postulas regadon de pluraj naciaj lingvoj estas elitisma; (1)


5. Spertas, ke rekta komunikado (t.e. sen interpretado kaj tradukado) estas esenca por starigi komunan "ni-senton" inter homoj el malsamaj landoj kaj kulturoj;


6. Notas, ke la angla hodiaŭ estas tre grava kaj utila lingvo por internacia komunikado; (2)


7. Supozas, ke la angla plu havos tre gravan rolon por internacia komunikado dum la venontaj jardekoj;


8. Substrekas, ke granda nombro da homoj ne sukcesas atingi altan nivelon de la angla malgraŭ multjara lernado kaj penado; (3)


9. Asertas, ke la internacia lingvo Esperanto plurkiale estas aparte taŭga lingvo por internacia komunikado; (4)


10. Tezas, ke modelo en kiu la komunikantoj pasive regas kaj la anglan kaj Esperanton kaj aktive regas unu el tiuj lingvoj, estus relative efika kaj justa (kompare kun aliaj modeloj) por internacia rekta komunikado; (5) (6)


11. Konscias, ke ne eblas trovi modelon por internacia komunikado kiu plaĉas al ĉiuj kaj ke enkonduko de nova modelo postulus multjaran diskutadon, debatadon, esploradon, elprovadon, planadon kaj fine realigadon (unuavice en la edukaj sistemoj);


12. INSTIGAS AL SERIOZA KAJ PLURFAKA ESPLORADO DE LA ASERTO EN PUNKTO 9 KAJ LA TEZO EN PUNKTO 10. (7)


Aldonaj klarigoj:


(1)
Ĉino, Finno, Koreo, Ruso k.a. havas realan ŝancon lerni unu el ekzemple la angla, la hispana, la franca kaj la germana. Sed bone lerni du aŭ tri el tiuj lingvoj estas por multegaj simple tro malfacile kaj temporabe.


(2)
"La angla estas uzata kiel oficiala aŭ duon-oficiala lingvo en pli ol 60 landoj, kaj havas gravan rolon en ankoraŭ 20. Ĝi estas aŭ superrega aŭ bone establita en ĉiuj ses kontinentoj. Ĝi estas la ĉefa lingvo de libroj, gazetoj, flughavenoj kaj aviadkontrolado, internacia komerco kaj akademiaj konferencoj, scienco, teknologio, medicino, diplomatio, sporto, internaciaj konkursoj, popmuziko, kaj reklamado. Pli ol du trionoj el la sciencistoj en la mondo verkas en la angla. [...] Pli ol 50 milionoj da infanoj lernas la anglan kiel aldonan lingvon en la bazlernejo; pli ol 80 milionoj lernas ĝin en la mezlernejo (tiuj nombroj ekskludas Ĉinion)." [Crystal, Encyclopedia of Language, 1997]


(3)
Tiuj, kiuj ĝenerale atingas altan nivelon de la angla, estas ĉefe homoj kies gepatra lingvo iom similas al la angla, ekzemple danoj, nederlandanoj kaj svedoj. Por multaj aliaj, ekzemple hungaroj, ĉinoj, japanoj kaj koreoj, estas ĝenerale tre malfacile kaj temporabe atingi altan nivelon de la angla.


(4)
Kio igas Esperanton aparte taŭga lingvo por internacia komunikado?


i) Ĝi estas pli facila...
Por preskaŭ ĉiuj kiuj lernis kaj Esperanton kaj nacian/etnan lingvon, krom sia gepatra, estas klare ke Esperanto estas pli facila ol la naciaj/etnaj lingvoj.


ii) Ĝi estas pli neŭtrala...
Ĉar Esperanto ne apartenas al iu aparta nacio aŭ popolo, ĝi estas pli neŭtrala ol la naciaj/etnaj lingvoj por internacia komunikado.


iii) Ĝi estas pli justa...
Ĉiuj kiuj lernas Esperanton havas bonan ŝancon atingi altan nivelon de ĝi kaj poste, el lingva vidpunkto, pli-malpli samnivele komuniki kun homoj el aliaj landoj kaj kulturoj. (Interese estas ke eblas lerni Esperanton kiel plenkreskulo, kaj tamen senti ĝin "sia propra".) Krome Esperanto ne "propagandas" iun apartan nacian/etnan kulturon sed "portas" sian propran internacian kulturon. Pro ĉi tiuj kialoj Esperanto estas pli justa rilate al internacia komunikado kompare kun naciaj/etnaj lingvoj.


iv) Ĝi estas pli sukcesa ol aliaj planlingvoj...
La supraj argumentoj iagrade validas ankaŭ por aliaj tiel nomataj planlingvoj, ekzemple Interlingva kaj Ido. Sed Esperanto estas en preskaŭ ĉiuj kampoj pli sukcesa ol la aliaj planlingvoj. Krome Esperanto estas malpli eŭropeca ol ekz Interlingva kaj Ido.


(5)
La angla estas hodiaŭ tre vaste uzata en multaj kampoj kaj ne estas realisme ekskludi ĝin el la ekvacio de internacia komunikado dum la venontaj jardekoj. Aliflanke, atingi altan nivelon de skribado kaj parolado en la angla estas por multaj tre malfacila kaj temporaba afero. Tamen, atingi altajn pasivajn kapablojn (t.e. aŭskulta kaj lega kapabloj) estas pli facile ol atingi samnivelajn aktivajn kapablojn (t.e. parola kaj skriba kapabloj).


Se homoj kiuj malfacile atingas altajn aktivajn kapablojn en la angla anstataŭe povus uzi Esperanton skribe kaj parole, ili havus multe pli grandajn ŝancojn partopreni en internacia komunikado egalnivele kun tiuj kiuj akiris altajn kapablojn en la angla. Tio signifus pli da justeco kaj ankaŭ demokratieco en la internacia komunumo, sendepende de tio ĉu temas pri la politika, scienca, komerca, NROa aŭ alia sfero de internacia komunikado.


(6)
Aliaj modeloj por internacia rekta komunikado:


"Nur la angla (aŭ alia nacia lingvo)" - pli maljusta ol la modelo en punkto 10


"Pluraj grandaj naciaj lingvoj" - pli elitisma ol la modelo en punkto 10


"Nur Esperanto (aŭ nur alia planlingvo)" - tro granda paŝo/ŝanĝo kompare kun la nuna sistemo


"Maŝina tradukado solvos ĉion" - montriĝis malrealisma


(7)
Jen ekzemplo de tia esplorprojekto:
- Gimnazianoj el diversaj landoj lernas krom la anglan (dum pluraj jaroj kiel ĝenerale estas nun) ankaŭ Esperanton dum du jaroj. Poste eblus kompari la nivelon de la angla kaj de Esperanto ĉe la junuloj unuope. Krome, tiuj lernejanoj povus renkontiĝi kaj partopreni, uzante la komunikmodelon en punkto 10, diversajn eventojn kaj kunsidojn kiujn esploristoj sekvus, dokumentus kaj analizus el pluraj vidpunktoj.


Angla versio de la deklaro troviĝas ĉe http://www.ipetitions.com/petition/intcom/ kun eblo subskribi.


Esplordemando

Jen alia manero prezenti la esencon de la deklaro:


Ĉu

Tempo atingi nivelon B1 en la angla + Tempo atingi nivelon C1 en Eo

ĝenerale validas por homoj en diversaj partoj de la mondo?


http://www.ipetitions.com/petition/intcom/

Hokan LUNDBERG (hokan@ikso.net) - One of the founders of E@I and lernu.net.

No hay comentarios:

 
lernu!