jueves, 15 de octubre de 2009

[esperanto-en-andaluzio:256] Fw: [ib-esp] RE: demando al malaganoj

----- Mensaje original -----
Enviado: miércoles, 14 de octubre de 2009 13:27
Asunto: [ib-esp] RE: demando al malaganoj

Saluton, Rodrigo
Ni jam sciis pri la ekzistado de "La nevidebla domo" dank' al la informoj de David Rodriguez, malagano kaj listano de Iberia Esperantistaro, ech ni iam kontaktis ties respondeculon por proponi serion da originalaj esperanto-filmoj, subtitolitaj hispane, kaj/au iun prelegon au ekspozicion por krei esperantan etoson, antau ol la projekciado de la filmoj.

La oficiala Esperanto-Asocio en Malago havas sian sidejon en Lernejo, dependantan ankau de la Malaga Urbodomo kaj tio malhelpas ke nia Asocio havu cheeston en tiu Domo, kiu jam delonge estas en konflikto kun la Malaga Magistrato.
Tamen, la lingvo esperanto ja povus havi cheeston tie, kaj pri tio ni kelkfoje instigis la e-junularon en nia urbo, sed mi ne konas ilian nunan opinion char, bedaurinde, junularo ne abundas en nia E-Asocio kaj sola eblo kontakti ilin estas per privataj mesaghoj, kiujn tre ofte oni ne respondas.

Ankau mi konsideras tiun Domon alloga kultura spaco, do mi esperas ke iam la e-gejunuloj organizighos kaj sukcesos prezenti esperanton tie.

Amike,
Julio

No hay comentarios:

 
lernu!