sábado, 10 de octubre de 2009

[La Karavelo: 3583] Fwd: Olimpiaj Ludoj

---------- Forwarded message ----------
From: Renata Ventura <lernantino.cxiama@gmail.com>
Date: 2009/10/9
Subject: Olimpiaj Ludoj

Saluton,
gekaraj!
Mi kaj miaj brazilaj amikoj planas nian agadon por meti Esperanton en
la Olimpiaj Ludoj de 2016, en Rio de Janeiro! Ni havas 7 jarojn por
tion fari! Kaj ni bezonas VIAN HELPON!
Unu el la plej simplaj agadoj, kiujn ni planas estas kontakti la
sportistojn kaj konvinki ilin lerni Esperanton. Ni babilos kun ili pri
la Olimpia internaciema spirito, pri la unuiĝo de ĉiuj popoloj en
Olimpia etoso kaj pri la advantaĝoj lerni Esperanton por ke ĉiuj
sportistoj povu babili inter si dum la ludoj! (tiuj sportistoj kiuj
instruas infanojn estas des pli bone! Konvinku ilin instrui Esperanton
al la infanoj ankaŭ).
En Brazilo, la esperantistoj en ĉiu urbo provos kontakti la sportistojn
de siaj urboj por konvinki ilin.
ĈU VI EKSTERLANDANOJ POVAS FARI LA SAMAN EN VIAJ URBOJ???
Bonvolu! Ni bezonas helpon!
Se Esperanto ne eniros la Ludojn tra la politika vojo (ni provos!!!),
almenaŭ ĝi eniros la Ludojn tra la sportistoj!!!

No hay comentarios:

 
lernu!