jueves, 8 de octubre de 2009

ILEI-Konferenco en Kubo

*Informilo 2: 43a Konferenco de ILEI:*

* *

*Neforgesebla semajno atendas vin en Kubo*

* *

Kiu memoras la juvelan konferencon de Hanabanilja en 1990 certe strebos
partopreni la sekvan ILEI-konferencon en 2010! Kiu ne memoras, partoprenu
chiuokaze por ke ni kune konstruu tian estontecon kian ni sopiras!

* *

*Konferenca urbo: Matanzas*

* *

*Konferencaj datoj: Julio 11 (dimancho) ghis Julio 17 (sabato), 2010*

* *

La konferencejo estos la hotelo Canimao, kiu provizos loghigon kaj manghojn
por la konferencanoj, kaj disponigos konvenajn salonojn por praktike chiuj
eroj de la programo. Eventuala simpozio plej vershajne okazos en
universitato en promen-distanco de la hotelo.

Fotoj de la konferencejo estas afishitaj en nia retejo (www.ilei.info). La
konferenca oferto inkluzivos transporton de Havano (de la flughaveno au la
urbo), kiun la hotelo provizos per minibusoj au similaj veturiloj, sed
konferencanoj devas klare antauanonci siajn flugojn kaj alven-horojn, au
siajn akcepto-dezirojn. La reira transporto al la UK post la konferenco
estos lauplane per komuna buso.

* *

Ni nun kompilas proponojn por konferenca temo, konsultante kun UEA kaj
konsiderante la proklamitajn 'Jarojn' por 2010 che Unuighintaj Nacioj kaj
Unesko.

Kiel dirite, la programo havos tri esencajn elementojn, el kiu chefrolos la
faka:

* *

*Faka programo: *

Tio dependos grandparte de la cheestantaj fakuloj, kaj antauvideble havos
pli modestan gamon kaj bunton ol en lastaj jaroj. Tamen, ni strebos al kiel
eble plej alta kvalito, kun limigo de la kvanto da paralelaj programeroj.
Chiutage chiuj konferencanoj havos eblon kunveni por unu komuna faka arangho
- panel-diskuto, forumo, grup-laborado au similo.

*Labora programo: *

La komitato kunsidos komence de la konferenco, audos raportojn kaj starigos
publikajn labor-grupojn. La komisiono pri universitata/scienca agado kaj la
lerneja komisiono certe okazigos labor-rondojn, eventuale ankau aliaj
komisionoj (terminologio, ekzamenoj.) faros similon. Tie eblos audi pri la
faritaj laboroj, kurantaj projektoj kaj estontaj planoj kaj kontribui al
mini-projekto elektita por kuna plenumo dum la konferencaj tagoj. Chiutage
unufoje okazos paralelaj kunsidoj, tiel ke chiu povas elekti kampon pri kiu
kontribui kaj kunlabori. Eventuale ni oferos unu fakan prezentajhon paralele
kun tiuj labor-grupoj, por tiuj, kiuj nepre volas nur fakumi! Ni starigos
(almenau) unu dum-konferencan komisionon - pri komunikado - kun la tasko
pretigi gazetarajn komunikojn pri la konferenco kaj por liveri poste
tekstojn kaj fotojn al IPR, revuo *Esperanto* kaj aliaj revuoj,
radio-stacioj kaj hejmpaghoj. Fine de la semajno la komitato kunsidos denove
por audi rezultojn de la laborgrupoj kaj plani la pluirajn laborojn.

*Distra programo:*

Ni inkluzivos en la konferenca oferto ekskursojn, ekzemple unu tuttagan al
la plagho Varadero, kaj duontagan pli proksime. La hotelo kompreneble pretas
rekomendi aliajn eblojn por unuopaj konferencanoj. Ni decidis koncentri la
komunan ekskurs-oferton por ke la faka kaj labora programo havu konvene
grandan publikon. La vesperaj programoj, kiel chiam, ofertos abundajn eblojn
por distrado.

* *

*Pliaj programeroj:*

Chi tiuj estas ankorau planataj, sed ni esperas oferti ion pri instruista
trejnado, se ni havos dezirantojn, precipe inter kubaj au latinamerikaj
kolegoj. Ekzamen-sesio simile arangheblas, se anoncos sin kandidatoj. Pri
ebloj por simpozio, oni esploras.

Ni nun finas la interkonsentojn pri la kotizoj, kaj anoncos tiujn tre
baldau, kune kun la pretigo de alighilo. Tio aperos en la retejo, kaj en IPR
2009/4.

*Loka Kongresa Komitato:*

Nia estrarano Julián Hernandez Angulo estos la prezidanto de LKK de la
Konferenco, Marta Alonso Gutiérrez, la landa sekciestro, estos la
vicprezidanto kaj Pedro Fernández, Gonzálo Collantes kaj Yoandra Rodríguez
estos la aliaj membroj. En kunsido de la LKK de la 95a UK, chiuj konsentis
ke Julián prezidos la LKK de la tri internaciaj eventoj: UK, IJK kaj la
ILEI-konferenco, por certigi kunordigon de la tri eventoj.

*Pri la lando*

Situanta meze de la Kariba Maro, la Respubliko de Kubo estas arkipelago
formata de la insulo granda, Kubo, plus alia insulo nomata Isla de la
Juventud (Insulo de Junularo) kaj krome 4 195 insuloj kaj insuletoj kies
totala surfaco estas je 110 922 kvadrataj kilometroj. Gi estas longa kaj
mallarga. La plej proksimaj landoj estas Haitio, Usono, Jamajko kaj Meksiko.
La vetero en Kubo ciam estas kvazau eterna somero pro gia klimato tropika,
kies averaga temperaturo jare estas je 25 gradoj celsiusoj. La insula
logantaro superas 11 milionojn kun cefurbo Havano, en la okcidenta
regiono.La oficiala kaj sola lingvo parolata estas la hispana.

Spektu 9-minutan filmon pri Kubo kun Esperanta komentario en la UEA-parto de
Ipernity.

http://www.ipernity.com/doc/97850/5988676

*======================================*

*Informoj jam donitaj en Informilo 1 (Aug 18,2009)*

* *

*La urbo Matanzas*

Matanzas, [matansas] ofte nomata Ateno de Kubo pro la frua kaj altnivela
kultura kaj klera etoso, ankau famas pro la plurnombraj pontoj, ghia
arkitekturo kaj muziko. Ghi estas urbo konstruita che la maro, tuj malantau
granda haveno situanta je 42 km okcidente de Varadero kaj je 120 km oriente
de Havano.

Iama chefurbo de sukero kaj arto, la urbo Matanzas posedas vizitindajn
lokojn kiel la teatro Sauto [sauto], la katedralo Sankta Karlo, la Historia
Muzeo kaj la parko Libertad, inter aliaj belajhoj. Gi estas ideala loko por
ghui la famajn rumbojn kaj aliajn tradiciajn muzikajn ghenrojn.

*Hotelo Islazul Canimao*

Sur deklivo rondiranta la riveron Canimar [kanimar], navigebla tra kelkaj
kilometroj, oni trovas la hotelon Canimao [kanimao], ideala por ghui
kompletan feriadon meze de trankvila kaj natura medio.

Ghia proksimeco al la bela urbo Matanzas, en la samnoma provinco,
ebligas al vizitantoj ekskursi al diversaj kulture kaj historie tre
interesaj lokoj, miri pri ties arkitekturo, ghui la belan havenon kaj
promeni sur ghiaj viglaj stratoj.

Oni povas ankau viziti la faman banlokon Varadero kies natura beleco
igas ghin la plej populara en Kubo. Aliaj turismejoj en la proksimeco estas
La grotoj de Bellamar kaj la kabaredo Tropicana Varadero, kiu proponas
neforgeseblan vesperon per unika tipe kuba spektaklo.

La hotelo Canimao disponas pri 158 komfortaj chambroj klimatizitaj,
chiuj kun privata necesejo kaj dusho, radio kaj satelita TV, kun alekstera
videbleco; restoracio, kafeterio, trinkejo, nokta klubo, naghejo, ludejo,
masagh-cambro, reta servo, vendejo, monshanghejo, sekureca kaso centrala,
kunvenejo kaj parkejo.

*La konferenco*

La hotelo Canimao ludos centran rolon en la konferenco, tiel ke chio estos
konvene lokita. ILEI ofertos pakajhan prezon, kiu inkluzivos du manghojn
tage, la loghigon, la programon, alvenon kaj foriron plus iuj ekskursoj. La
programo havos tri esencajn fadenojn: fakan, laboran kaj distran. Ni planos
la programon tiel, ke chiuj tri fadenoj povos en ekvilibro disvolvighi. ILEI
prenis kontakton kun UEA por ke ilia flug-oferto inkluzivu konvenajn flugojn
por konferencontoj kaj kun la loka organiza teamo por ke junaj instruistoj
el Kubo kaj najbaraj landoj havu eblon partopreni.

Unika semajno atendas vin!

Sept 24, 2009. SMG/AMG/LKK.

--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI

No hay comentarios:

 
lernu!