sábado, 3 de octubre de 2009

Pola Radio: letero je 1 Oktobro

Karaj Geaŭskultantoj,

Denove aktualaj informoj pri la programenhavo de niaj E-lingvaj programoj
elŝuteblaj kaj aŭdeblaj pere de la adreso: http://www.polskieradio.pl/eo

En la programo de la semajno inter la 28.09-02.10.2009 ni prezentas:

28.09.09 – interparolon kun Przemek Wierzbowski el Bjalistoko pri la
instruista trejnado de ILEI/UAM en Poznano, kiun li komencis en septembro.
Estas ankaŭ la okazo dividi rimarkojn pri KER-ekzamenoj, al kiuj li ĉe-okaze
subiĝis. Evidente li informas ankaŭ pri tio, kio postkongrese okazas en
Bjalistoko.

29.09.09 – En "Trarigardo de la E-Gazetaro" ni foliumas jenajn E-Gazetojn:
la oktobran numeron de "La Ondo de Esperanto", la julian numeron de
KAEM-Bulteno "Esperanto en Azio". Ni donas la atenton al la julia kaj
aŭgusta/septembra numeroj de "La Nova Vojo". Fine konfirme ni enrigardas la
lastan numeron de Korea E-Asocio "La Lanterno Azia".

30.09.09 - Daŭras la opiniinterŝanĝo pri tio, ĉu ni daŭrigu la prezentadon
de E-klasikaĵo, kiu estas "La Faraono" de Boleslaw Prus, en la traduko de
Kazimierz Bein. Ĉi-semajne aŭdiĝas la 52-a fragmento de la romano.

01.10.09 – La gasto de nia ĵaŭda programo estas la brazila partoprenanto de
la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kun kiu ni parolas pri liaj spertoj
kaj impresoj jam akiritaj dum la sesioj en Pollando kaj kelkvorte ankaŭ pri
tio, kiel impresis lin Pollando.

02.10.09 – Tradicie vendrede ni renkontiĝas kun niaj aŭskultantoj pere de
iliaj opinioj kaj rimarkoj en nia "Leterkesto"; Ĉi-semajne ni revenas al la
tradicia traktado de la programrilataj mesaĝoj kaj leteroj.

De ili dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio. Atendas
ilin – kiel ĉiam senpacience – la tuta redakcia skipo.

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml . Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!