jueves, 15 de octubre de 2009

Pola Radio, letero je 15 Oktobro

Karaj Geaŭskultantoj,

Vi trovas ĉi-sube la aktualan programenhavon de niaj E-lingvaj programoj
elŝuteblaj kaj aŭdeblaj pere de la adreso: http://www.polskieradio.pl/eo

En la programo de la semajno inter la 12-16.10.2009 ni prezentas:

12.10.09 – Krom aktualaĵoj kaj temoj el la pola gazetaro nia programo
referencas al la turismaj logaĵoj de Pollando kaj vizitindaj lokoj. Unu el
ili estas la urbo Tczew en la norda Pollando, la plej malnova en la regiono
de Gdanska Pomerio.

13.10.09 – “Trarigardo de la E-Gazetaro” ĉi-semajne ampleksas komence
kelkajn retajn E-periodaĵojn. Ni enrigardas la enhavon de la septembra
informilo “BEL informas”, de la oktobra numero de “Konsciu”, de la septembra
“Informilo de Ĝemelaj Urboj”. La unuan fojon ni havis la okazon konatiĝi kun
la enhavo de la elektronika “Magdeburga Folio”. Krom retaj periodaĵoj ni
konfirmas la ricevon de “Sennacieca Revuo 2009”, de julia-aŭgusta
“Sennaciulo” kaj fine de la julia-septembra numero de “Internaciisto”.

14.10.09 - Daŭrigante la ciklon de renkontiĝoj kun la klasika E-literaturo
per la 54-a fragmento ni proksimigas la romanon “La Faraono” de Boleslaw
Prus en la E-traduko de Kazimierz Bein.

15.10.09 – Nunsemajne per la sonmaterialoj ni retrorigardas al la 94 UK en
Bjalistoko kaj la tieaj renkontigxoj. Ĉe la stando Afrika Agado estis
plezure interparoli kun Jean Codjo kaj Joseph Bicingini Apasa. La nunjara UK
estis ankaŭ la okazo por renkonti la unuan fojon persone iujn el niaj
malnovaj aŭskultantoj. Inter tiuj i.a. estis Bob Williamson el Kanado.

16.10.09 – En la tradicia “Leterkesto” daŭras i.a. opininterŝanĝo pri la
loko kaj formo de E-literaturo en nia nuna programo.

Kiel ni kutimas memorigi de la reagoj kaj opinioj de niaj geaŭskultantoj
depandas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio. Atendas ilin –
kiel ĉiam senpacience – la tuta redakcia skipo.

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!