sábado, 3 de octubre de 2009

Aldoni esperantlingvan sonon al filmoj

Hieraŭ mi spektis novan filmeton pri la UK en Bjalistoko. La filmo estas
produktita de Nandir en Lausanne, Svislando. Ĝi estas teknike tre bone
farita, sed mankas al mi esenca trajto: Nome ĝi ne havas akompanan sonon en
Esperanto. Dum la daŭro de la filmo ja parolas Ludoviko Zaleski-Zamenhof
originale en Esperanto, sed la cetera filmo restas muta resp. estas akompana
muziko.
Por spekti la filmon iru al: http://www.youtube.com/watch?v=0XU_lx8dgUc

Ŝajne la produktintoj de la filmo havis problemon aldoni akompanan komenton
en Esperanto kaj mi ne kredas ke la problemo estas je teknika naturo, sed
verŝajne mankas taŭga parolanto. Kaj ŝajnas al mi ke multaj
filmoproduktantoj havas tiun problemon.

Do jen mia oferto: Mi estas preta paroli tekston por filmoj. Necesas sendi
al mi nur la tekston, mi parolos kaj registros ĝin kaj mi sendos ĝin
retpoŝte al la petanto. La muntado de la sono povas okazi ĉe la
filmoproduktanto aŭ ĉe iu alia helpema esperantisto. Do internacia kunlaboro
povus kontribui al produktado de esperantlingvaj filmoj.

Mia oferto validas ankaŭ por filmetoj kun tute ne esperantista karaktero.
Ni ne parolu pri Esperanto sed en Esperanto.

Sincere
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

No hay comentarios:

 
lernu!