martes, 6 de octubre de 2009

[La Karavelo: 3577] RE: (eszperantoforum) nyelvtörvény, lingvo-leĝo

Kara Blazio!

Dankon pro Via informo! Ni plusendis Vian mesaĝon al kelkaj diskutlistoj, en kiuj ni membras, ĉar la mesaĝo tute konvenas al la principoj de la Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto.
Vidu nian Strategian planon kadre de la retejoj
http://www.egalite.fw.hu kaj http://www.ipernity.com/group/71743 .

Ni ambaŭ subskribis la petskribon, ĉar laŭ nia opinio kaj forta konvinkiĝo ĉiu homo rajtas uzi sian gepatran, regionan (nacian) kaj libere elektitan internacian lingvojn en ĉiuj forumoj.

Plej amike
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

-----Original Message-----
From: eszperanto@googlegroups.com [mailto:eszperanto@googlegroups.com] On Behalf Of Wacha Balazs
Sent: Tuesday, October 06, 2009 9:18 AM
To: eszperanto@googlegroups.com
Subject: (eszperantoforum) nyelvtörvény


Karaj samlistanoj, certe interesas kelkajn el vi kolektiva opini-
esprimo de la Lingvistika Instituto de Hungara Akademio de Sciencoj
pri la lingvo-legho de Slovakujo.

La opinieasprimo kritikas la lingvo-leghon esence pro tio, ke ghi
lezas individuan rajton de lingvo-uzo de la sxtatanoj.

Mi memorigas, ke en tempo, kiam multaj stimulis, ke en Hungarujo oni
leghe devigu firmaojn je hungarlingvaj surskriboj, shildoj, la
lingvistika instituto tion ne subtenis (rekomendis fine nur regulojn
ene de komercaj organizoj, ne je nivelo de leghoj). Tio nun montrighas
ghusta: oni praktiku toleremon kaj agnoskon de rajtoj, ankau por povi
postuli toleremon kaj agonoskon de rajtoj.

Mi ankau memorigas, ke Hungarujo ne estas plene pozitiva modelo.
Ankau nia lando ne certigas eblon de instruado en gepatra lingvo
je konvena nivelo por chiu infano, ekzemple.

Nu, la menciita dokumento (kvazau petskribo) ne temas pri la
sitacio en Hungarujo, sed pri la lingvolegho de Slovakujo.

La teksto havas tri versiojn, en la lingvoj slovaka, hungara, angla.

http://peticio.nytud.hu/ #

No hay comentarios:

 
lernu!