[esperanto-en-andaluzio:252] MEMORO
Saluton,
hodiau dum la nokta televid-informilo de TVE-1 oni parolis pri interret-projekto. Temas pri aperigi personajn intervjuojn kun hispanaj ne-konatuloj kiuj travivis la hispanan militon kaj la teruran post-militon. La nomo de tiu projekto estas MEMORO. Verdire temas pri aperigi memorajhojn de tiuj hispanaj ne-konatuloj. Chu ekzistas kelka rilato inter esperanto kaj la nomo de la projekto au chu temas pri hazardo? Chu HEF scias ion pri tio?
Amike
Jose Maria Rodriguez
Kordovo

Comentarios