jueves, 15 de octubre de 2009

Sur Esperantujo: Olimpika helpo! - Esperanto 2016‏

Anonco por ĉiuj membroj de Esperantujo

Pardonu min por sendi gxeneralan mesagxon! Sed ni en Brazilo bezonas helpon!

Mi ekis kampanjon nomata ADOPTU SPORTISTON por la Olimpikaj Ludoj de 2016, en Rio de Janeiro.

Ekde nun, ni devas cxiuj labori por ke Esperanto estu uzata en la Ludoj de 2016!!! Kaj mi bezonas la helpon de cxiu esperantisto en la mondo!

La ideo estas ke, en cxiu lando, unu esperantisto elektu unu sportiston por konvinki lerni Esperanton gxis 2016. En cxiu lando estus unu organizanto kiu organizus la aferon, farante liston de naciaj sportistoj olimpikaj por ke du esperantistoj ne elektu la saman sportiston por konvinki.

Estas monda kampanjo!
Bonvole, helpu!

Cxiu kiuj volas helpi, bonvolu skribu al mi (lernantino.cxiama@gmail.com) kun la titolo: Adoptu Sportiston

Mi bezonas almenaux unu organizanton po lando!
Unu el Italio, unu el Portugalio, unu el Kanado, unu el Pollando, unun el Usono, unu el Rusio, ktp ktp ktp - por alvoki la aliajn landajn esperantistojn al la kampanjo kaj organizi la landan agadon! (disdoni nomojn de sportistoj al cxiuj, ktp!)

Vizitu Esperantujo en http://esperantujo.ning.com

No hay comentarios:

 
lernu!