domingo, 15 de noviembre de 2009

FW: [Change-kampanjo] 2009. # Lingvokonkurso en Germanio ne akceptas Esperanton / En Allemagne, un concours de langues n'accepte pas l'espéranto

Karaj Geamikoj!

Ghoje ni informighis, ke jam pluraj membroj de nia Laborgrupo por Antauenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto reagis al la alvoko de Lu Wunsch-Rolshoven, pro la malpermeso de esperantlingvaj kontribuajhoj kadre de germania, fremdlingva konkurso.

Dankon al chiuj, kiuj reagis: Seán ÓRiain, Zlatko Tishljar, Emile Malanda, Henri Masson kaj aliaj!

Ni rekomendas tralegi la esperantlingvan reagon de Henri Masson. Vidu ghin fine de tiu chi mesagho!

Ni petas Vin amase skribi al la suba retadreso du-lingvajn (germanan-esperantan au nacilingvan-esperantan) mesaghojn.

Plej amike

Ludoviko kaj Julinjo

_____

From: Henri Masson [mailto:espero...@wanadoo.fr]
Sent: Saturday, November 14, 2009 9:45 AM
To: destinataires inconnus:
Subject: [Change-kampanjo] 2009. # Lingvokonkurso en Germanio ne akceptas Esperanton / En Allemagne, un concours de langues n'accepte pas l'espéranto

Bonvolu reagi germane aŭ propralingve, eĉ se tre mallonge (vi povas simple peti klarigojn) :
info@bundeswettbewe rb-fremdsprachen.de
Plej gravas la nombro kaj diverseco de la lingvoj kaj landoj :
Mia propra dulingva reago, titolita "Demande d'explications" (Demando pri klarigoj) aperas poste (Esperanto ĉe la fino).
___
De Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand, tra esper-inform

La germana "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj" ("Bundeswettbewerb Fremdsprachen") ne akceptas Esperanton.

Pri tio informis la oficejo de la konkurso. La malakcepto de Esperanto kontraŭas la rete publikigitajn kondiĉojn de la
konkurso, laŭ kiuj en la branĉo pri eseoj ("EW Kreativ" http://www.bundeswe <http://www.bundeswettbewerb-fremdsprachen.de/main.php?id=500> ttbewerb-fremdsprachen.de/main.php?id=500 ) povas "partopreni gelernantoj de la klasoj 7 - 10 per mem verkita historio en fremdlingvo laŭ propra elekto". La limdato por aliĝoj estas la 6-a de decembro 2009.

La "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj" estas unu el la projektoj de la asocio "Kleriĝo kaj talento" ("Bildung und Begabung e.V."), kiun funkciigas la "Asocio de Donacantoj por la Germana Scienco" ("Stifterverband für die Deutsche Wissenschaft"). Laŭ la retpaĝo la projektojn subvencias la germana ministerio pri kleriĝo kaj esplorado.

Malakcepta decido de la konsilantaro

En lundo la oficeja gvidanto, Bernhard Sicking, detaligis la aferon al la gvidanto de la berlina asocio EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven: La malakcepto de Esperanto baziĝas je decido de la konsilantaro de la konkurso ne akcepti "artefaritajn lingvojn". Ne haveblis klarigo pri la kaŭzoj.

"Le Monde Diplomatique" en Esperanto

La asocio EsperantoLand sendis al la konkursa oficejo peton pri ŝanĝo de la decido kaj akcepto de Esperanto. En tio Esperanto-Land atentigis, ke Esperanto servas al la internacia kultura interŝanĝo, konforme kun la celoj de la lingvokonkurso. Krome la hodiaŭa situacio de Esperanto estis prezentita - informante ekzemple pri la esperantlingvaj paĝoj de Vikipedio http://eo.wikipedia <http://eo.wikipedia.org/> .org/ , de la ĉina registaro http://esperanto. <http://esperanto.china.org.cn/> china.org.cn/ kaj de la gazeto "Le Monde Diplomatique" http://eo.mondedipl <http://eo.mondediplo.com/> o.com/ .

Esperanto estis dufoje malpermesita en Germanio

La letero demandas ankaŭ pri la kaŭzoj por la malakcepto de Esperanto, atentigante pri tio, ke en Germanio Esperanto estis dufoje subpremita kaj malpermesita - unue en la nazia Germanio de 1933 ĝis 1945, poste en GDR ekde 1949 ĝis al la sesdekaj jaroj. Hitlero jam en la dudekaj jaroj esprimis kontraŭon al Esperanto en sia libro "Mein Kampf" (Mia batalo).

Ĉu diskriminacio kontraŭ lernantoj, kiuj lernas Esperanton?

Plue tekstas en la letero al la konkursa oficejo: "Mi petas ankaŭ kontroli, ĉu kaj kiugrade lernantoj, kiuj lernis Esperanton kaj volas partopreni per Esperanto en la konkurso, estas diskriminaciataj kompare kun aliaj lernantoj."

Akceptita de la kulturministra konferenco

Jam ekde la kvindekaj jaroj Esperanto estas lerneja lingvo akceptata de la germana federacia konferenco de la kulturministroj; oni instruas kaj esploras ĝin ankaŭ en kelkaj universitatoj. En Hungario ĉiujare okazas ĉ. 5000 oficialaj ekzamenoj pri Esperanto.

La muro ĉirkaŭ la fremdlingva konkurso devas fali!

La letero finiĝas per la vortoj : "La berlina muro falis antaŭ dudek jaroj. Estas tempo, ke nun falu ankaŭ la muro, kiun la Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj konstruis kontraŭ Esperanto antaŭ tridek jaroj!"

--

Leteroj al la oficejo de la konkurso

Verŝajne estas utile, se la konkursa oficejo ricevos multajn retleterojn el la tuta mondo petantajn la akcepton de Esperanto.

Vi povas demandi, kial "artefaritaj lingvoj" (au planlingvoj) ne estas permesitaj en la konkurso. Kaj vi rekte petu, ke oni permesu la partoprenon per Esperanto. Se vi demandas, kial Esperanto ne estas permesita, la verŝajna respondo estas, ke "artefaritaj lingvoj" entute ne estas allasitaj - tio ne helpos.

Verŝajne ne indas investi multan tempon en la verkadon de tia letero - pli verŝajne simple la nombro de retleteroj kaj la nombro de landoj gravas; menciu do vian landon. Bv._ne_ sendi kopion al mi - mi fidas vin kaj mi fakte fidas ankaŭ la oficejon, ke ili honeste kalkulos.

Mi ne bone scias, kiun lingvon vi elektu. Finfine estas konkurso pri fremdlingvoj - do prenu vian lingvon au/kaj Esperanton. Ili sukcesos diveni pri kio temas, se vi mencias la vorton "Esperanto"...

La retadreso estas info@bundeswettbewe rb-fremdsprachen.de ,
lau
http://www.bundeswe <http://www.bundeswettbewerb-fremdsprachen.de/main.php?id=70> ttbewerb-fremdsprachen.de/main.php?id=70

Estos afable, se vi plusendos tiun chi informon al diversaj retlistoj.

Antaŭdankon pro via helpo

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Ein Schritt aufeinander zu
http://www.Esperant <http://www.EsperantoLand.org> oLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo

8a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010
Saarbrücken
http://www.esperant <http://www.esperantoland.org/nr/> oland.org/nr/
Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ch. 14 - 30jaraj)
27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010, Saarbrücken
http://www.esperant <http://www.esperantoland.org/nis/> oland.org/nis/

************************************************************************************************************************
Gesinjoroj,

La ceremonioj, kiuj okazis la 10an de novembro en Berlino kaj la 11an de novembro en Parizo igis min esperi, ke la tragikaj paĝoj inter Germanio kaj Francio estis definitive turnitaj, ke la popoloj de niaj ambaŭ landoj povas finfine labori kune en konstrua spirito, ke la heredaĵo de totalisma reĝimo estas finfine forĵetita en la rubujon de la historio.

Per dekreto de la 17a de majo 1935, sub la nazia reĝimo, en Gemanio, la ministro pri edukado Bernhard Rust pravigis jene la decidon malpermesi Esperanton en la instrusistemo : “La flegado de artefaritaj mondhelplingvoj kiel la lingvo Esperanto ne havas lokon en la nacisocialisma ŝtato. Ilia uzado kondukas al malfortigo de esencaj valoroj de nacia ecaro. Tial oni evitu ĉian akceladon de instruado de tiaj lingvoj, porinstruaj klasĉambroj ne estu disponigataj por tiu celo.” ("Deutsche Wissenschaft, Erziehung und Volksbildung", 1 1935, 20an de majo, p. 228).

Nu, mi estis konsternita malkovri, sur la Interreto, ke Esperanto estas malakeptata en la Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj ("Bundeswettbewerb Fremdsprachen") pro motivo simila a tiu, kiun uzis la nazia ministro pri edukado : Esperanto estas artefarita lingvo. Kaj tio sen plia klarigo.

Tia sinteno maltrankviligas min, kaj, pro tio, mi deziras ricevi klarigojn.

Esperanto havigis kaj ĉiam havigas al mi la eblecon ĉiutage havi kulturajn kaj praktikajn interŝanĝojn kun civitanoj de tre multaj landoj, inkluzive Germanio, kies lingvon mi, bedaŭrinde, ne povis lerni. La sola kiu estis proponita al mi, en la duagrada instruado, estis la angla. Esperanto helpis min vidi la germanan popolon alimaniere, kompare al tio, kion oni diris pri ĝi dum mia junaĝo (mi naskiĝis tri jarojn antaŭ la fino de la dua Mondmilito).

Se tio, kion mi eksciis pri tiu rifuzo de Esperanto en via konkurso estas ĝusta, mi malfacile komprenas per kio vi povas pravigi tian sintenon. Tion mi povas klarigi al mi nur per profunda nescio pri la historio de tiu lingvo kaj pri ties nuna situacio (praktikaj aplikoj, literaturo, poezio, kanzono, scienco <http://www.ais-sanmarino.org/index_en.html> kaj tekniko <http://www.eventoj.hu/> , ktp).

Post la unua Mondmilito, konsciaj ke tio estis la rezulto de mensmanipulado kaj de mensogoj, la Esperantoparolantoj estis inter la unuaj, kiuj volis restarigi fratecajn ligilojn kun la germana popolo por ke tia hombuĉado neniam plu okazu. Jam en 1923, Albert <http://www.esperanto-sat.info/article437.html> Einstein akceptis la honorprezidantecon de la jara kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu okazis en Kaselo kun Esperanto kiel laborlingvo. Samjare, la Universala Kongreso de Esperanto okazis Nurenbergo kun 4963 partoprenantoj. En 1932, dum li estis urbestro de Kolonjo, la estonta kanceliero Konrad Adenauer invitis la 25an Universalan Kongreson de Esperanto okazi en sia urbo sekvontjare. Li ne havis la eblecon persone saluti tiun kongreson. Jam ĉeestis tiuj, kiuj estis kondukontaj la germanan popolon al abismo kaj abomenindeco, al la plej mallumaj kaj tragikaj paĝoj de ĝia historio. Lia aresto fare de la nazioj ĵetis la Esperanto-komunumon en konsternon. Estis nur 950 partoprenantoj, kaj la etoso estis aĉega pro la ĉeesto de nazioj.

Fakulo pri latinida filologio, Karl Vossler (1872-1949) skribis, en 1925, en “Geist und Kultur in der Sprache“ (Heidelberg, 1925, p. 185) : ke “en la gramatikon kaj vortaron de Esperanto lastatempe enloĝiĝis la internacia bolŝevismo, socialismo kaj komunismo“. Post la dua Mondmilito, li esprimis radikale malsimilan opinion en “Volkssprachen und Weltsprachen“ (Drei Fichten Verlag R. Vonficht 1946, p. 25) : “Kial do ne nun, fine, post la teruraj pruvoj kaj travivaĵoj de la du mondmilitoj ne aperu ie ajn la sincera, vera poeto de la interpopola repaciĝo. La poeto de la libera, nealtrudita, necenzurita, de l'koro al koro pulsanta mondkompreno fore de ĉiuj naciaj envioj. Kial li ne kantus sian esperon kaj kredon al la homaro en lingvo, apartenanta al neniu popolo, la lingvo ne havanta iajn rememorojn nek fieron, kiu ne flegas en sia vorttrezoro ĵaluzon kaj venĝon ? Kaj kial tiu ĉi lingvo ne estus Esperanto ? Ĝi ne estos la gepatra lingvo, sed la frata. Mi ne deziras profeti, mi ne konas la estontecon. Kiu ankaŭ kuraĝus antaŭvidi motivojn kaj lingvon de estonta verkisto ! Se mi konfesos kaj estos sincera, mi povas nur diri : Mi havas esperon kaj tio ja estas senco de Esperanto.“

Se vi dubas pri ĉio tio, mi povas nur konsili al vi la legadon de "Die gefaehrliche Sprache. Die Verfolgung der Esperantisten unter Hitler und Stalin" (Gerlingen: Bleicher, 1988. 326p.)

Esperanto estis celo de du rekomendoj de ĝeneralaj konferencoj de Unesko, en Montevideo en 1954, kaj en Sofio en 1985. Ĉinio estas je la unua vico en ĝia internacia uzado : Centre d'Informations Internet <http://esperanto.china.org.cn/> de Chine, Radio Chine Internationale <http://esperanto.cri.cn/> , kaj ĝi estis la unua lando en la mondo, kiu alprenis decidon enkonduki ĝin en instruadon jam en 1912, sub la registaro de Sun Jatsen. Sola organizaĵo de verkistoj agnoskata de Unesko, Internacia PEN-CLUB havas Esperanto-branĉon jam de 1993. El ĉiuj proponoj de konstruitaj lingvoj (pli ol 600), Esperanto estas la sola, kiu atingis tian nivelon de disvastigo kaj praktikaj aplikaĵoj. Esperanto realigas unu el la grandaj revoj esprimitaj fare de Leibniz, kiam li estis dudek-jara, en 1666.

En mesaĝo al “Germana Esperanto-Revuo“, publikigita en sia numero de l, 12an de decembro 1966, kanceliero Willy Brandt skribis : “La lingva diverseco estas unu el la plej gravaj obstakloj sur la vojo al la interpopola amikeco kaj kompreniĝo. La internacia lingvo Esperanto jam delonge kaj sukcese klopodas forigi tiun barilon. La sukcesoj de Esperanto estas agnoskitaj de Unesko. Unuiĝintaj Nacioj volu efike insisti, ke oni daŭrigu la verkon komencitan de D-ro Zamenhof. Kunlaboro por plibonigo de la internaciaj rilatoj devas esti alta devo de ĉiu politike aktiva homo. La amikeca kompreniĝo inter la homoj de diversaj nacioj plifaciligas al la politiko plenumi la grandan taskon : antaŭenigi la pacon.“

Do, Esperanto estas multe pli ol internacia lingvo kreita por adekvate ludi tiun rolon — kio ne estas la kazo de iu ajn vivanta lingvo —, ĝi estas ankaŭ instrumento de pliproksimigo de la popoloj. Germanio kaj Francio, kiuj spertis tiom da abomenindaj konfliktoj, povas kaj devas montri al la landoj, kiuj estas ankoraŭ en konflikta situacio, ke la solaj veraj venkoj estas tiuj, kiuj kondukas al decidoj ambaŭflanke konstruaj kaj bonfaraj.

Sekve, la restrikto, kiu koncernas Esperanton en via konkurso, ne havas ekzistokialon : Esperanto estas la sola konstruita lingvo transirinta al la stato de vivanta lingvo. Ekzistas infanoj denaske parolantaj <http://uea.org/rondo_familia/index.html> Esperanton en diversaj landoj, kaj tio ne ekzistas por aliaj konstruitaj lingvoj. Do, estus saĝe bone diferencigi Esperanton disde multego da provoj, kiuj abortis aŭ nur vivetis, kiuj ne evoluis nature.

Mi esperas, mi deziras, ke estu fino al tiu postrestaĵo de naziismo, kiu estas la rifuzo de Esperanto en la kadro de via konkurso. Tio estus por vi honorinda solvo, decido kaj elirebleco.

Se vi penis legi ĝis ĉi tie mian mesaĝon, mi sincere dankas vin.

Kun alta konsidero.

Henri Masson
Kunaŭtoro de "L’homme qui a défié Babel <http://www.esperanto-sat.info/article1010.html> (La homo kiu defiis Babelon) kun René Centassi, eksa ĉefredaktoro de Agence France-Presse - AFP. Aperinta en unua eldono ĉe Ramsay, Parizo, en 1995, en dua eldono en 2001 samtempe kun ĝia Esperanto-traduko ĉe L'Harmattan, Parizo. Publikigita en tradukoj korea kaj hispana en 2005, litova en 2006 kaj ĉeĥa en 2007.

Henri Masson
http://www.ipernity.com/home/32119
espero.hm(ĉe)wanadoo.fr

--
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon, ĉar vi estas ano de Google-grupo "Esperanto por Obama".
Por sendi mesaĝon al la grupo uzu retpoŝtan adreson esperanto-por-obama@googlegroups.com
Por malaliĝi (forlasi la grupon) sendu retmesaĝon al
esperanto-por-obama+unsubscribe@googlegroups.com
Pliaj ebloj por via grup-abono troviĝas ĉe
http://groups.google.com/group/esperanto-por-obama?hl=eo

No hay comentarios:

 
lernu!